Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 18    >>


1 Sed por Viaj sanktuloj estis tre granda lumo; kiam la aliaj ja aŭdis ilian voĉon sed ne vidis ilian formon, ili gratulis ilin pri tio, ke ili ne la samon suferas, 2 kaj dankis ilin pro tio, ke por la farita maljustaĵo ili ne repagis kaj ili petis pardonon pri la pasinta malamika konduto. 3 Anstataŭe, Vi provizis ilin per flamanta kolono por gvidi ilin dum nekonata marŝo kaj per suno sendanĝera al ilia honora restado sur fremda tero. 4 Ĉar la aliaj meritis esti senigitaj je lumo kaj esti tenataj en mallumo, ĉar ili tenis malliberuloj Viajn filojn, pere de kiuj la senperea lumo de la Leĝo devis esti donita al la mondo.

5 Kaj kiam ili decidis mortigi la infanojn de la sanktuloj, kaj post kiam tiu unu infano estis elmetita al soleca morto kaj savita, Vi senigis ilin je amaso de iliaj infanoj, por montri ilian kulpecon, kaj detruis ilin ĉiujn kune en furiozanta akvo. 6 Tiu nokto estis antaŭsciigita al niaj prapatroj, por ke, certe sciante al kiaj ĵuroj ili fidas, ili estu kuraĝigitaj. 7 Via popolo ricevis la savon de la justuloj kaj la pereon de la malamikoj; 8 ĉar per kio Vi punis la kontraŭulojn, per tio Vi alvokis kaj glorigis nin. 9 Ĉar sekrete la piaj infanoj de bonuloj faris oferojn, kaj unuanime sindevigis al leĝo de dieco, ke ili partoprenu egale en la samaj bonaĵoj kaj danĝeroj, prikantante jam dekomence la sanktajn laŭdojn de la patroj. 10 Reeĥis la senmelodia krio de la malamikoj kaj korŝira voĉo disaŭdiĝis dum oni funebris pro la mortintaj infanoj. 11 Sklavo punita kune kun mastro per la sama kondamno kaj popolano suferanta same kiel la reĝo, 12 ĉiuj senescepte laŭ unu formo de morto havis nenombreblajn kadavrojn; ĉar la vivantoj ne sufiĉis eĉ por la enterigado, tial ke ilia pli valora idaro pereis en unu momento. 13 Ĉion ne kredante pro la magiaĵoj, tuj post la pereo de la unuenaskitoj ili konfesis, ke la popolo estas la filo de Dio. 14 Ĉar kiam trankvila silento envolvis ĉion kaj la nokto estas duonvoje en sia propra rapidiro, 15 Via ĉiopova vorto, kiel senindulga militisto, saltis de la ĉielo el la reĝa trono mezen de la pereonta tero, portante kiel akran glavon Vian striktan ordonon, 16 kaj starante ĝi plenigis ĉion per morto, kaj dum ĝi tuŝis la ĉielon, ĝi samtempe marŝis sur la tero. 17 Tiam vizioj en teruraj sonĝoj subite konsternis ilin, kaj neatenditaj timoj falis sur ilin; 18 kaj ĵetitaj duonmortaj unu tie, alia ĉi tie, ili montris la kaŭzon de sia morto, 19 ĉar la sonĝoj, kiuj timigis ilin, antaŭsignis tion, por ke ili ne mortu nesciante, kial ili suferas. 20 Sed ankaŭ la justulojn la sperto de la morto tuŝis, kaj okazis frapado de la popolo en la dezerto, sed la kolero ne daŭris longe; 21 ĉar senkulpa viro rapidis batali por ili, portante la ŝildon de sia propra pastreco, preĝadon, kaj pekliberigan incenson; li kontraŭstaris al la kolero kaj ĉesigis la katastrofon, montrante, ke li estas Via servanto. 22 Sed ne per korpa forteco li venkis la koleron, nek per la uzado de armiloj, sed per vorto li subigis la punanton, citante la ĵurojn kaj interligojn de la patroj. 23 Ĉar kiam la kadavroj estis jam stake amasigitaj, starante inter ili li ĉesigis la koleron kaj baris al ĝi la vojon ĝis la vivantoj. 24 Sur lia ĝispieda robo estis figurita la tuta mondo, kaj la gloroj de la patroj ĉizitaj sur la kvar vicoj de gemoj, kaj Via grandeco sur la diademo de lia kapo. 25 Al ĉio ĉi cedis la detruanto, ĉi tion ĝi timis; ĉar sufiĉis, ke ili nur prove spertu la koleron.

<<    Ĉapitro: 18    >>



supren al la komenco de la paĝo