Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 19


1 Sed senkompata kolero minacis la malpiulojn ĝisfine; ĉar eĉ ilian estontecon Li antaŭsciis: 2 ke mem permesinte al ili, ke ili foriru, kaj eĉ rapide ilin eliriginte, ili ŝanĝos sian opinion kaj postkuros ilin. 3 Ĉar kvankam ili ankoraŭ okupiĝis pri funebrado kaj lamentis apud la tomboj de la mortintoj, ili ekkaptis alian frenezan ideon, kaj tiujn, kiujn ili sub petegoj forpelis, ili postkuris kiel fuĝantojn. 4 Meritata sorto tiris ilin al ĉi tiu fino kaj forgesigis al ili pasintajn okazaĵojn, por ke ili kompletigu la punon ankoraŭ mankantan al iliaj turmentoj, 5 kaj ke Via popolo spertu mirindan marŝon, sed la aliaj trovu strangan morton. 6 La tuta kreitaĵaro, en siaj diversaj genroj, estis denove formita, servante al Viaj ordonoj, por ke Viaj infanoj estu konservitaj sen difekto: 7 la nubo, kiu ombris la tendaron, kaj la seka tero, kiun ili vidis leviĝi el la antaŭekzistanta akvo, senobstrukca vojo el la Ruĝa Maro, kaj herboriĉa ebenaĵo el furioza akvo; 8 tiuj, kiujn ŝirmis Via mano, kune pasis tra tio kiel unu gento, vidante strangajn mirindaĵojn. 9 Ĉar kiel ĉevaloj ili tie paŝtiĝis, kaj kiel ŝafidoj ili saltetis, laŭdante Vin, ho Sinjoro, kiu savis ilin. 10 Ĉar ili memoris tion, kio okazis dum ilia alilanda restado, kiel la tero naskis oniskojn anstataŭ nutri bestojn, kaj kiel, anstataŭ subakvuloj, la riveroj elruktis amason da ranoj; 11 kaj poste ili vidis ankaŭ novan generacion de birdoj, kiam instigate de malsato ili petis frandan manĝaĵon; 12 ĉar por konsoli ilin alvenis al ili el la maro koturnoj. 13 Kaj punoj falis sur la pekulojn ne sen antaŭirintaj signoj, kiel forta fulmotondrado: ja juste ili suferis laŭ siaj malbonaĵoj, ĉar ili praktikis plej severan malamon kontraŭ fremduloj. 14 Ĉar iuj ne ricevis alvenintajn nekonatojn; sed aliaj eĉ sklavigis gastojn, kiuj bonfaris al ili. 15 Kaj ne nur tio ĉi, sed nepre estos juĝo super la aliaj, ĉar alilandanojn ili malamike ricevis; 16 sed ĉi tiuj unue kun festenoj ricevis ilin, kaj kiam ili jam ĝuis la samajn rajtojn, ili afliktis ilin per teruraj laboregoj. 17 Ili estis frapitaj per senvideco, same kiel tiuj ĉe la pordo de la justulo, kiam envolvite en vasta mallumo ĉiu el ili serĉis la vojon tra sia propra pordo.

18 Ĉar la elementoj estas interŝanĝataj inter si mem, same kiel ĉe harpo la notoj variigas specon de la melodio, dum tamen ĉiu restas kun sia sono, kiel oni precize povas diveni el la vido de tio, kio okazas; 19 ĉar surteraj bestoj ŝanĝiĝis en subakvajn, kaj naĝantoj transiris sur la teron; 20 fajro disponis pri sia propra potenco en la akvo, kaj akvo forgesis sian estingan naturon; 21 male, flamoj ne velkigis la karnon de la mortemaj bestoj, kiuj marŝis inter ili, kaj ili ankaŭ ne fandis la fandeblan glaciecan specon de la Dia manĝaĵo. 22 Ĉar ĉiel, ho Sinjoro, Vi grandigis kaj glorigis Vian popolon, kaj ne malatentis ilin, starante flanke de ili en ĉiu krizokazo kaj loko.

<<    Ĉapitro: 19



supren al la komenco de la paĝo