Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 5    >>



    1 Tiam la justulo stariĝos kaj sentime parolos antaŭ siaj turmentintoj,
    kaj antaŭ tiuj, kiuj malŝatis liajn laborojn.
    2 Je tiu spektaklo ili estos skuitaj de terura timo
    kaj miregos pri la strangeco de lia saviĝo;
    3 kaj pentante ili diros en si mem
    kaj ĝemos pro deprimiteco:
    4 Ĉi tiu estis tiu, kiun ni iam ridindigis
    kaj faris ekzemplo de honto, ni stultuloj;
    lian vivon ni opiniis frenezeco
    kaj lian finon senhonora.
    5 Kiel li estas enkalkulita inter la filoj de Dio,
    kaj kiel lia morto estas inter la sanktuloj?
    6 Do ni erarvagis de la vojo de vereco
    kaj la lumo de justeco ne brilis sur nin
    kaj la suno ne leviĝis por ni.
    7 Ni supersatiĝis per la vojoj de neleĝeco kaj de pereo
    kaj trapasis senvojajn dezertojn,
    kaj ne rekonis la vojon de la Sinjoro.
    8 Kiel ni profitis de nia aroganteco?
    Kaj kion kontribuis al ni ĉia riĉeco kun fanfaronado?
    9 Forpasis ĉio ĉi kiel ombro
    kaj kiel preterpasanta mesaĝo;
    10 kiel ŝipo trairanta ondantan akvon:
    ĝia trairo ne lasas postsignon,
    nek sulkon ĝia kilo en la ondoj;
    11 aŭ kiel kiam birdo traflugis la aeron,
    neniun spuron de ĝia trapaso oni trovas:
    sed vipate de la batado de ĝiaj flugiloj
    kaj fendate de la forta impeto de la moviĝantaj flugiloj,
    la malpeza aero estas trapasata,
    kaj poste oni trovas neniun signon de ĝia trapasado;
    12 aŭ kiel kiam sago estas pafita kontraŭ celtabulon,
    la fendita aero tuj rekuniĝas,
    tiel ke oni ne povas rekoni ĝian vojon.
    13 Tiel same ankaŭ ni post naskiĝo ĉesis esti
    kaj ne povis montri iun ajn signon de virto,
    sed estis tute konsumitaj en nia malvirto.
    14 Ĉar la espero de la malpiuloj estas kiel floketo ventportata,
    kaj kiel maldika prujno forblovata de ŝtormo,
    kaj kiel fumo kiun dispelis la vento,
    pasema kiel la memoro pri gasto nur unutaga.
    15 Sed la justuloj vivas por eterne,
    kaj ilia rekompenco estas en la Sinjoro,
    kaj zorgas pri ili la Plejsuperulo.
    16 Tial ili ricevos gloran regnon
    kaj belan diademon el la mano de la Sinjoro,
    ĉar per Sia dekstra mano Li ŝirmos ilin
    kaj per Sia brako Li ŝilde protektos ilin.
    17 Li prenos Sian ĵaluzon kiel plenarmaĵon
    kaj forĝos el la tuta kreitaĵaro armilojn por defendo kontraŭ Siaj malamikoj.
    18 Li surmetos sur Sin la justecon kiel kirason
    kaj surkapigos kiel kaskon la senpartian juĝadon.
    19 Li prenos sanktecon kiel nevenkeblan ŝildon,
    20 kaj akrigos severan koleron kiel glavon,
    kaj flanke de Li batalos la mondo kontraŭ la frenezuloj.
    21 Eliros bone celantaj ekbriloj de fulmo,
    kaj kiel de kurba pafarko de nuboj ili saltos sur la celon,
    22 kaj de ĵetilo hajloŝtonoj plenaj je kolero ĵetiĝos.
    La akvo de la maro muĝos kontraŭ ili
    kaj riveroj tute superverŝos ilin.
    23 Potenca ekblovo kontraŭstaros ilin
    kaj kiel ŝtormo disventumos ilin;
    kaj anarkio dezertigos la tutan teron
    kaj malbonfarado renversos la tronojn de la potenculoj.

<<    Ĉapitro: 5    >>



supren al la komenco de la paĝo