Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 6    >>



    1 Do aŭdu, ho reĝoj, kaj komprenu!
    Lernu, vi juĝistoj de foraj landoj!
    2 Aŭskultu, vi, kiuj regas multajn
    kaj fieriĝas pri amaso da nacioj.
    3 Ĉar via regado estis donita al vi de la Sinjoro
    kaj via potenco de la Plejsuperulo,
    kiu ekzamenos viajn agojn kaj esploros viajn konsilojn;
    4 ĉar, estante servantoj de Lia regno, vi ne juĝis ĝuste
    nek protektis la leĝon nek iris laŭ la volo de Dio.
    5 En terura maniero Li rapide venos sur vin,
    ĉar juĝado senprokrasta trafos la eminentulojn.
    6 Ĉar la plej humila estas pardonebla el kompato;
    sed la potenculoj potence estos provataj.
    7 La Regnestro de ĉiuj ne refuĝos de vizaĝo
    nek respektos moŝtecon,
    ĉar la malgrandan kaj la grandan Li mem faris,
    kaj same pri ĉiuj Li antaŭzorgas;
    8 sed severa esploro minacas la potenculojn.
    9 Do vin, ho despotoj, celas miaj vortoj,
    por ke vi lernu saĝecon kaj ne devojiĝu.
    10 Ĉar kiuj observas sankte la sanktaĵojn, tiuj sanktiĝos,
    kaj kiuj en tiaj aferoj lernis, tiuj trovos sindefendon.
    11 Do deziru miajn vortojn,
    sopiru je ili kaj vi estos instruitaj.
    12 Brila kaj nevelka estas la Saĝeco
    kaj facile ŝi estas vidata de tiuj, kiuj amas ŝin,
    kaj estas trovata de tiuj, kiuj serĉas ŝin;
    13 ja ŝi anticipe konigas sin
    al tiuj, kiuj ŝin deziras.
    14 Tiu, kiu frue ellitiĝas por ŝi, ne laciĝos;
    ĉar li trovos ŝin sidanta ĉe liaj pordegoj.
    15 Ĉar pensi pri ŝi estas perfekta prudento,
    kaj kiu maldormis pro ŝi, tiu rapide estos senzorga;
    16 ĉar ŝi mem ĉirkaŭiras serĉante tiujn, kiuj estas indaj je ŝi,
    kaj ŝi aperas al ili favore en la stratoj
    kaj ŝi renkontas ilin en ĉiu projekto.
    17 La plej vera komenco de ŝi estas la deziro de instruo,
    kaj la zorgo pri instruo estas amo,
    18 kaj amo estas la observado de ŝiaj leĝoj,
    kaj atento al la leĝoj estas la certigo de senmorteco,
    19 kaj senmorteco proksimigas nin al Dio.
    20 Do la deziro je Saĝeco kondukas al regado.
    21 Tial, se tronoj kaj sceptroj plaĉas al vi, ho regantoj de popoloj,
    honoru la Saĝecon, por ke eterne vi regu.
    22 Sed kio estas la Saĝeco kaj kiamaniere ŝi estiĝas?
    Mi tion anoncos, kaj mi ne kaŝos al vi misterojn,
    sed mi elserĉos ŝin ekde la komenco de ŝia estado,
    kaj mi manifestigos la scion pri ŝi
    kaj nepre mi ne preteratentos la veron.
    23 Mi ankaŭ ne kunmarŝos kun ronĝanta envio,
    ĉar ĉi tiu ne havos ion komunan kun Saĝeco.
    24 Granda nombro da saĝuloj signifas la savon de la mondo,
    kaj prudenta reĝo estas la prospero de sia popolo.
    25 Do instruiĝu per miaj vortoj,
    kaj vi profitos.

<<    Ĉapitro: 6    >>



supren al la komenco de la paĝo