Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 7    >>



    1 Ankaŭ mi estas mortemulo, simila al ĉiuj,
    ido de la unue formita terido;
    kaj en la ventro de patrino mi skulptiĝis kiel karno,
    2 post dek monatoj solidiĝinta en sango,
    el la semo de viro kaj la plezuro de la lito.
    3 Kaj naskiĝinte, mi entiris la komunan aeron
    kaj falis sur la teron, kiel okazas al ni ĉiuj,
    eligante kiel ĉiuj la saman unuan plorkrion.
    4 Oni vartis min en vindotukoj kaj kun zorgoj.
    5 Neniu reĝo havis alian komencon de vivado.
    6 Ĉies eniro en la vivon estas la sama,
    sama la eliro.
    7 Pro tio mi preĝis kaj prudento estis donita al mi,
    mi vokis, kaj venis al mi spirito de saĝeco.
    8 Mi preferis ŝin super sceptroj kaj tronoj,
    kaj riĉecon mi taksis kiel nenion kompare kun ŝi;
    9 mi ankaŭ ne similigis ŝin al senpreza ŝtono,
    pro tio, ke ĉiu oro apud ŝi estas nur iomete da sablo,
    kaj antaŭ ŝi arĝento estas taksata argilo.
    10 Mi amis ŝin pli ol sanon kaj belecon,
    kaj elektis ŝin anstataŭ lumo,
    pro tio, ke la el ŝi venanta lumo neniam ĉesas.
    11 Venis al mi kun ŝi ĉiuj bonaĵoj kune,
    kaj nekalkuleblaj riĉaĵoj en ŝiaj manoj.
    12 Mi ĝojis pri ĉiuj ĉi,
    ĉar la Saĝeco gvidas ilin,
    sed mi ne sciis, ke ŝi estas ilia patrino.
    13 Sen ruzo mi lernis
    kaj sen envio mi transdonas,
    ŝian riĉecon mi ne kaŝas.
    14 Ĉar ŝi estas por la homoj neelĉerpebla trezoro,
    kies posedantoj forĝas amikecon kun Dio,
    rekomenditaj de la donoj, kiujn ŝia instruo produktas.
    15 Volu Dio doni al mi paroli laŭ mia menso
    kaj pensi inde je ĉio, kio estas al mi donita,
    ĉar Li mem estas la gvidanto de Saĝeco
    kaj la korektisto de saĝuloj.
    16 Ĉar en Lia mano estas kaj ni kaj niaj vortoj,
    kaj ĉia prudento kaj scio pri metioj.
    17 Ja Li mem senerare sciigis min pri la ekzistanta realo,
    por scii la konsiston de la mondo, la funkciadon de la elementoj,
    18 la komencon, finon kaj mezon de la tempoj,
    alternadon de solsticoj kaj ŝanĝojn de sezonoj,
    19 ciklojn de la jaroj kaj poziciojn de steloj,
    20 naturojn de animaloj kaj humorojn de bestoj,
    fortojn de spiritoj kaj rezonadojn de homoj,
    diferencojn de plantoj kaj potencojn de radikoj,
    21 kaj ĉion, kio estas sekreta kaj konata, mi eksciis.
    Ĉar la Saĝeco, la elpensinto de ĉio, instruis min.
    22 En ŝi nome estas spirito
    sagaca, sankta, unika,
    plurparta, subtila, movebla,
    klarmensa, nemakulita, klara,
    sensufera, bonama, akra,
    23 senkatena, bonfara, homama,
    konstanta, sekura, senzorga,
    ĉiopova, ĉiovida,
    trapenetranta ĉiujn spiritojn sagacajn, purajn, subtilajn.
    24 La Saĝeco estas pli movebla ol ĉiu movo,
    kaj trairas kaj trapenetras ĉion dank' al sia pureco;
    25 ĉar ŝi estas vaporo de la Dia potenco
    kaj pura elfluo de la gloro de la Ĉiopovulo;
    tial nenio makulita enŝteliĝas en ŝin.
    26 Ŝi estas reflekto de lumo eterna,
    kaj senmakula spegulo de la Dia agado
    kaj imago de Lia boneco.
    27 Estante unu, ĉion ŝi povas,
    kaj restante ŝi mem, ĉion ŝi ŝanĝas,
    kaj transmigrante pogeneracie en sanktajn animojn,
    ŝi faras ilin amikoj de Dio kaj profetoj.
    28 Ĉar Dio amas nenion krom tiun,
    kiu loĝas kun Saĝeco.
    29 Ĉar ŝi estas pli bela ol la suno,
    kaj super ĉiu ordo de steloj;
    komparate kun la lumo, ŝi troviĝas supera;
    30 ĉar tiun anstataŭas nokto,
    sed kontraŭ Saĝeco la malbono estas senpova.

<<    Ĉapitro: 7    >>



supren al la komenco de la paĝo