Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 8    >>



    1 Ŝi etendiĝas de ekstremaĵo al ekstremaĵo, plenforta,
    kaj administras ĉion bone.
    2 Ŝin mi ekamis kaj serĉadis ekde mia juneco
    kaj provis preni ŝin kiel fianĉinon por mi
    kaj mi enamiĝis al ŝia beleco.
    3 Ŝi gloriĝas sian noblecon, loĝante kun Dio,
    kaj la reganto de ĉiuj amas ŝin.
    4 Ĉar ŝi estas inicitino en la scion de Dio
    kaj sektanino de Liaj laboroj.
    5 Sed se riĉeco estas posedaĵo dezirinda en la vivo,
    kio estas pli riĉa ol Saĝeco, kiu faras ĉion profitodona?
    6 Kaj se la prudento laboras,
    kio el ĉiuj ekzistantoj estas pli granda metiisto ol ŝi?
    7 Kaj se iu amas justecon,
    ŝiaj laboroj estas virtoj;
    ĉar ŝi instruas sobrecon kaj prudenton, justecon kaj kuraĝon,
    ol kiuj nenio en la vivo estas pli utila al la homoj.
    8 Sed se iu sopiras ankaŭ je multa sperto,
    ŝi scias la antikvaĵojn kaj divenas la estontecon,
    ŝi konas la elturniĝojn de la parolado kaj la solvojn de enigmoj,
    antaŭvidas signojn kaj aŭgurojn
    kaj la rezultojn de sezonoj kaj periodoj.
    9 Do mi decidis preni ŝin por kunvivado,
    sciante, ke ŝi estos por mi konsilantino de bonaj aferoj
    kaj konsolo en zorgoj kaj aflikto.
    10 Per ŝi mi havos gloron inter la popolamasoj
    kaj, kvankam junulo, honoron inter la pliaĝuloj.
    11 Akra mi troviĝos en juĝado,
    kaj mi ŝajnos al potenculoj admirinda.
    12 Ili atendos min, kiam mi silentos,
    kaj kiam mi parolos, ili atentos min,
    kaj kiam mi longe rakontos ion, ili metos manon sur sian buŝon.
    13 Dank' al ŝi mi havos senmortecon
    kaj mi postlasos eternan memorigaĵon.
    14 Mi administros popolojn,
    kaj nacioj estos sub mi.
    15 Timataj despotoj tremos, kiam ili aŭdos pri mi;
    inter la homamaso mi ŝajnos bona kaj en milito kuraĝa.
    16 Hejmenveninte, mi ripozos kun ŝi,
    ĉar kunestado kun ŝi ne pikas
    kaj kunvivado kun ŝi ne dolorigas,
    sed kontraŭe kaŭzas bonhumoron kaj ĝojon.
    17 Pripensinte ĉi tion en mi mem kaj meditinte en mia koro pri tio,
    ke senmorteco troviĝas en parenceco kun la Saĝeco,
    18 kaj bona ĝuado en la amo al ŝi,
    kaj daŭra riĉeco en la laboroj de ŝiaj manoj,
    kaj prudento en intimaj rilatoj kun ŝi,
    kaj famo en partoprenado en ŝiaj diskutadoj,
    mi ĉirkaŭiris serĉante kiamaniere mi prenu ŝin al mi.
19 Mi estis infano bone dotita kaj ricevis de la sorto bonan animon, 20 aŭ, pli bone, estante bona, mi eniris en nemakulitan korpon. 21 Sed konsciiĝinte, ke mi ne alimaniere posedos ŝin, se ne Dio ŝin donos (jen jam signo de prudento, scii kies favoro tio estas), mi pledis apud la Sinjoro kaj petegis Lin kaj diris el mia tuta koro:

<<    Ĉapitro: 8    >>



supren al la komenco de la paĝo