Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 9    >>



    1 Ho Dio de la patroj kaj Sinjoro de kompato,
    kiu faris ĉion per Via vorto,
    2 kaj formis per Via saĝeco la homon,
    por ke li regu ĉiujn Viajn kreitaĵojn
    3 kaj administru la mondon laŭ sankteco kaj justeco
    kaj eldiru verdiktojn kun honesta animo,
    4 donu al mi la Saĝecon, kiu sidas apud Via trono,
    kaj ne rifuzu al mi lokon inter Viaj infanoj.
    5 Ĉar mi estas Via sklavo kaj la filo de Via servantino,
    homo malforta kaj mallongedaŭra
    kaj malsupera en la kompreno de juĝado kaj leĝoj,
    6 ĉar eĉ se iu estas perfekta inter la homidoj,
    se mankas la de Vi venanta saĝo, li estos taksata senvalorulo.
    7 Vi elektis min reĝo de Via popolo
    kaj juĝisto de Viaj gefiloj.
    8 Vi ordonis konstrui templon sur Via sankta monto,
    kaj altaron en la urbo, kie Vi loĝas,
    imitaĵon de la sankta tabernaklo, kiun Vi preparis ekde la komenco.
    9 Kaj kun Vi estas la Saĝeco, kiu konas Viajn laborojn
    kaj kiu ĉeestis, kiam Vi faris la mondon,
    kaj kiu scias, kio plaĉas al Vi kaj kio estas ĝusta laŭ Viaj ordonoj.
    10 Forsendu ŝin el la sanktaj ĉieloj,
    kaj sendu ŝin de Via glora trono,
    por ke ĉeestante kun mi ŝi laboregu,
    kaj mi sciu, kio estas plaĉa al Vi.
    11 Ĉar ŝi scias kaj komprenas ĉion,
    kaj ŝi gvidos min prudente en miaj agoj
    kaj protektos min per sia gloro.
    12 Tiam miaj agoj estos akcepteblaj
    kaj mi juĝos Vian popolon juste
    kaj inda mi estos je la trono de mia patro.
    13 Kiu homo ja ekscios la intencon de Dio,
    aŭ kiu konceptos, kion volas la Sinjoro?
    14 Ĉar la homaj rezonadoj estas mizeraj,
    kaj niaj ideoj estas nefirmaj.
    15 La mortema korpo pezas sur la animon
    kaj la tereca loĝejo premas la mediteman menson.
    16 Apenaŭ ni konjektas pri tio, kio estas sur la tero,
    kaj kun penego ni eltrovas tion, kio estas apude:
    sed kiu iam elserĉis tion, kio estas en la ĉielo?
    17 Kiu ekkonis Vian intencon, se Vi ne donis saĝecon
    kaj sendis Vian sanktan spiriton el la plej altaj sferoj?
    18 Tiamaniere fariĝis rektaj la vojoj de tiuj, kiuj vivas sur la tero,
    kaj la homoj lernis tion, kio plaĉas al Vi,
    kaj ili saviĝis per la saĝeco.


<<    Ĉapitro: 9    >>



supren al la komenco de la paĝo