Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Saĝeco


<<    Ĉapitro: 3    >>



    1 La animoj de la justuloj estas en la mano de Dio
    kaj turmento nepre ne tuŝos ilin.
    2 Al la stultuloj ŝajnis, ke ili mortis,
    kaj ilia foriro estis taksita kiel malfeliĉo,
    3 kaj ilia forvojaĝado for de ni kiel katastrofo;
    sed ili estas en paco.
    4 Ĉar eĉ se laŭ homa juĝo ili estas punitaj,
    ilia espero estas plena je senmorteco;
    5 kaj malmulte punite, ili gajnos multon,
    ĉar Dio provis ilin kaj trovis ilin indaj je Li mem.
    6 Kiel oron en fandujo Li provis ilin,
    kaj kiel grandan bruloferon Li akceptis ilin.
    7 Kaj en la tempo de sia puno ili ekbrilos
    kaj kiel fajreroj en la stoploj ili diskuros.
    8 Ili juĝos la naciojn kaj regos popolojn,
    kaj la Sinjoro reĝos super ili por ĉiam.
    9 Tiuj, kiuj fidas al Li, komprenos la veron,
    kaj la fideluloj daŭre ĝuos Lian amon,
    ĉar graco kaj kompato apartenas al Liaj elektitoj.
    10 Sed la malpiuloj havos punon laŭ siaj rezonadoj,
    tiuj, kiuj malatentis justecon kaj renegatis de la Sinjoro.
    11 Ĉar tiu, kiu malestimas saĝecon kaj disciplinon, estas mizera,
    kaj vana estas ilia espero,
    kaj iliaj laboroj senfruktaj,
    kaj iliaj agoj senutilaj.
    12 Iliaj edzinoj estas facilanimaj,
    kaj malvirtaj iliaj infanoj,
    malbenita ilia idaro.
    13 Ĉar feliĉa estas la nemakulita sterilulino,
    ŝi, kiu ne konis pekan liton;
    ŝi havos frukton ĉe la ekzamenado de animoj;
    14 kaj feliĉa la eŭnuko, kiu ne malbone agis
    nek projektis malbonaĵojn kontraŭ la Sinjoro;
    ĉar estos donitaj al li la speciala dono de la fido
    kaj pli plaĉa loto en la templo de la Sinjoro.
    15 Ĉar la frukto de bonaj agoj estas glora,
    kaj bone enradikigita saĝeco estas neerarema.
    16 Sed la infanoj de adultuloj ne maturiĝos,
    kaj la idoj de neregula lito estos detruitaj.
    17 Eĉ se ĉi tiuj havos longan vivon, ili estos malestimataj,
    kaj je la fino ilia maljuneco estos senhonora.
    18 Kaj se ili mortos subite, ili ne havos esperon
    nek en la tago de decido konsolon.
    19 Ĉar la fino de malvirta generacio estas malfacila.

<<    Ĉapitro: 3    >>



supren al la komenco de la paĝo