Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



reen al la libroj de la Biblio


Libro: Siraĥido


<<    Ĉapitro: 31    >>



    1 Sendormeco pro riĉaĵoj malfortigas la karnon,
    kaj zorgoj pri tio forpelas la dormon.
    2 Zorgoj pro sendormeco fuĝigas la ekdormon
    kaj peza malsano malebligas dormi.
    3 La riĉulo penadas pri amasigo de posedaĵoj,
    kaj kiam li ĉesas, li povas plene ĝui pri ili.
    4 La malriĉulo penadas pri malsufiĉe da porvivaĵo,
    kaj kiam li ĉesas, li estas senhava.
    5 Kiu amas la oron, tiu ne estos justigita,
    kaj kiu postkuras gajnon, tiu devojiĝos.
    6 Multaj estis faligitaj per la oro,
    kaj ilia pereo subite aperis antaŭ ili.
    7 Falilo ĝi estas por tiuj, kiuj ĝin ŝategas:
    ĉiu stultulo lasas sin kapti de ĝi.
    8 Feliĉa estas la riĉulo, kiu montriĝas senriproĉa,
    kaj kiu ne postiradas la oron.
    9 Kiu li estas? Tiam ni nomos lin feliĉa.
    Ĉar meze de sia popolo li faris mirindaĵojn.
    10 Kiu estis en tio elprovita kaj montriĝis perfekta?
    Lin pro tio oni laŭdos.
    Kiu kapablis peki kaj ne pekis?
    Kiu povis fari malbonon kaj ne faris ĝin?
    11 Firmigita estos lia feliĉo,
    kaj la kunveno rakontos pri liaj bonfaroj.
    
    12 Ĉu vi kunmanĝas ĉe tablo de grandulo?
    Ne malfermegu vian gorĝon
    kaj ne diru: Jen kiel multe!
    13 Memoru, ke ĵaluza okulo estas malbonaĵo.
    Kiu kreitaĵo estas pli malbona?
    Tial ĉe ĉiu vidaĵo ĝi larmas.
    14 Se homo kun tia okulo rigardas,
    ne elstreĉu la manon
    kaj en la plado ne intertuŝu kun lia mano.
    15 Prijuĝu vian proksimulon laŭ vi mem
    kaj pripensu ĉe ĉio, kion vi faras.
    16 Manĝu kiel deca homo tion, kio staras antaŭ vi,
    kaj ne manĝu avide: alie oni abomenas vin.
    17 Kiel unua ĉesu manĝi, pro via eduko,
    kaj ne estu nesatigebla: alie vi ofendas.
    18 Kaj se vi sidas meze de granda grupo,
    ne kiel unua elstreĉu vian manon.
    19 Al bone edukita homo eĉ malmulto plaĉas,
    kaj li ankaŭ ne anheladas sur sia lito.
    20 Post modera manĝado sekvas sana dormo:
    frue li leviĝas kaj sentas sin bone.
    La ĝeno de sendormeco, naŭzosento kaj stomakdoloro
    estas la sorto de homo nesatigebla.
    21 Kaj se oni devigas vin manĝi multe,
    stariĝu, elvomu ĝin kaj vi havos kvieton.
    22 Aŭskultu min, infano mia, kaj ne ignoru ĝin:
    fine vi komprenos miajn vortojn.
    En ĉio, kion vi faras, estu laborema
    kaj neniu malsano vin trafos.
    23 Kiu estas deca ĉe la tablo, tiun oni laŭdas,
    kaj daŭra estas la atesto pri lia taŭgeco.
    24 Sed kiu ne taŭgas ĉe la tablo, pri li la tuta urbo grumblas
    kaj daŭra estas la atesto pri lia netaŭgeco.
    25 Ĉe la vino vi ne montru vin heroo,
    ĉar la vino jam multajn pereigis.
    26 La forno elprovas la hardecon de metalo ĉe la enakvigo;
    same la vino la korojn, kiam la malhumiluloj interbatiĝas.
    27 Vino por la homo egalas al vivo,
    se li trinkas ĝin modeste.
    Kio estus la vivo senigita je vino?
    Ĝi ja estis kreita por ĝojigi la homojn.
    28 Korplezuron kaj animan gajecon donas la vino,
    se oni trinkas ĝustatempe, modeste.
    29 Animan amarecon donas la vino,
    se oni trinkas tro multe,
    kun kvereloj kaj perturboj.
    30 Ebrieco tiom kolerigas la stultulon, ke li kaŭzas skandalon:
    ĝi malpliigas lian forton kaj eĉ havigas al li vundojn.
    31 Se vi kune trinkas vinon, ne kritiku la proksimulon,
    kaj ne ridindigu lin, se li fariĝas gaja.
    Vorton de riproĉo ne diru al li
    kaj ne ĝenu lin per petegoj.


<<    Ĉapitro: 31    >>



supren al la komenco de la paĝo