Dimanĉo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 2a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Jen la Ŝafido de Dio,
jen tiu, kiu forigas la pekojn de la mondo.
Haleluja. – Joh 1, 29; Meslibro; ADORU 049.2

Ciklo B

¶ Du disĉiploj aŭdis Johanon paroli, kaj sekvis Jesuon.
Kaj ili demandis lin: Majstro, kie vi loĝas?
Li diris al ili: Venu, kaj vi vidos. – el Joh 1, 37-39

Ciklo C

¶ Okazis edziĝo en Kana Galilea,
kaj Jesuo kaj lia patrino ĉeestis tie. – el Joh 2, 1-2

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu regas la ĉielon kaj la teron,
aŭskultu favore la preĝojn de Via popolo,
kaj donu pacon al niaj tagoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Rea 1, 1.6-18


Komenciĝas la libro Readmono.

Jen estas la vortoj, kiujn diris Moseo al la tuta Izrael transe de Jordan, en la dezerto, en la stepo antaŭ Suf, inter Paran kaj Tofel kaj Laban kaj Ĥacerot kaj Di-Zahab:

La Eternulo, nia Dio, diris al ni sur Ĥoreb jene: Sufiĉe vi loĝis sur ĉi tiu monto; turniĝu kaj elmoviĝu, kaj iru sur la monton de la Amoridoj kaj al ĉiuj iliaj najbaroj en la stepo, sur la monto kaj en la valo kaj en la sudo kaj sur la bordo de la maro, en la landon de la Kanaanidoj kaj sur Lebanonon, ĝis la granda rivero, la rivero Eŭfrato. Vidu, Mi donas al vi la landon; iru kaj ekposedu la landon, pri kiu la Eternulo ĵuris al viaj patroj, al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, ke Li donos ĝin al ili kaj al ilia idaro post ili.

Kaj mi diris al vi en tiu tempo jene: Mi ne povas sola porti vin; la Eternulo, via Dio, multigis vin, kaj jen vi estas nun multego, kiel la steloj de la ĉielo. La Eternulo, la Dio de viaj patroj, multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro, kaj Li benu vin, kiel Li diris al vi! Kiel mi povus sola porti la penadon por vi kaj vian ŝarĝon kaj viajn disputojn? Elektu al vi el viaj triboj virojn saĝajn kaj kompetentajn kaj konatajn, kaj mi starigos ilin, kiel viajn estrojn. Kaj vi respondis al mi kaj diris: Bona estas la afero, kiun vi proponis fari. Tiam mi prenis la ĉefojn de viaj triboj, virojn saĝajn kaj konatajn, kaj mi faris ilin estroj super vi, milestroj kaj centestroj kaj kvindekestroj kaj dekestroj kaj kontrolistoj en viaj triboj. Kaj mi ordonis al viaj juĝistoj en tiu tempo, dirante: Aŭskultu viajn fratojn kaj juĝu juste inter homo kaj lia frato kaj fremdulo. Ne distingu vizaĝojn ĉe la juĝo; malgrandan kaj grandan egale aŭskultu; timu neniun, ĉar la juĝo estas afero de Dio; kaj aferon, kiu estos malfacila por vi, venigu al mi, kaj mi ĝin aŭskultos. Kaj mi donis al vi ordonon en tiu tempo pri ĉio, kion vi devas fari.

Unua Responsorio


La Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subaĉeton.

La Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subaĉeton.

Malgrandan kaj grandan egale aŭskultu; timu neniun, ĉar la juĝo estas afero de Dio,

kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subaĉeton.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo, via Dio, estas Dio de dioj kaj Sinjoro de sinjoroj, la Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu ne atentas personojn kaj ne prenas subaĉeton. – Rea 10, 17; el 1, 17

Dua Legaĵo – Ignatius Antiochenus


El la letero de la sankta episkopo kaj martiro Ignaco el Antioĥio al la Efezanoj

En la konkordo de la unueco

Estas ja inde, ke en ĉiu maniero vi gloru Jesuon Kriston, kiu gloris vin, por ke kunigitaj en unuanima submetiĝo, submetitaj al la episkopo kaj al la presbiteraro, vi estu sanktigitaj en ĉio.

Mi ne ordonas al vi, kvazaŭ mi estus gravulo. Ĉar kvankam mi estas kaptito pro la nomo [de Kristo], mi ankoraŭ ne estas perfekta en Jesuo Kristo. Mi ja ĵus komencis mian disĉiplecon, kaj mi parolas al vi kiel al miaj kun-disĉiploj. Ĉar estis necese, ke kiel atleto mi estu oleita de vi en la fido, en admono, en pacienco, en indulgenco. Sed ĉar la amo ne lasas min silenti pri vi, tial mi ekprenis sur min, instigi vin, ke vi kunkuru konkorde al la penso de Dio. Ĉar ankaŭ Jesuo Kristo, nia nedisigebla vivo, [estas] penso de la Patro; same kiel la episkopoj, establitaj kiel la limigantoj de la tero, estas en la penso de Jesuo Kristo.

Estas do inde, ke vi kun-kuru konkorde kun la penso de la episkopo, kion vi ankaŭ faras. Ĉar via prave fama presbiteraro, inda je Dio, tiel bone harmonias al la episkopo, kiel la kordoj al la citro. Tial en via unuanimeco kaj en via harmonia amo, Jesuo Kristo estas kantata. Kaj ĉiuj kune vi fariĝu ĥoro, por harmonie kaj unuanime, alprenante la tembron de Dio en via unueco, unuvoĉe kanti per Jesuo Kristo por la Patro, por ke Li aŭskultu vin kaj konstatu el la bonaĵoj, kiujn vi faras, ke efektive membroj vi estas de Lia Filo. Estas inde do, ke vi tenu vin en senriproĉa unueco, por ke ĉiam vi restu unuigitaj kun Dio.

Ĉar se en tiel mallonga tempo tian familiarecon mi ekhavis kun via episkopo – ne laŭhoman, sed spiritan –, kiom pli mi kredu vin feliĉaj, kiuj estas tiel bone agorditaj, kiel la eklezio al Jesuo Kristo aŭ kiel Jesuo Kristo al la Patro, tiel ke ĉio kongruu en unueco! Neniu trompu sin mem: se iu ne estas interne de la sanktejo, li maltrafas la panon de Dio. Ĉar se la preĝo de unu aŭ du personoj estas tiel forta, kiom pli do tiu de la episkopo kaj de la tuta eklezio!

Originala teksto: Ignatius Antiochenus (2a jarcento): Epistola ad Ephesios, nn. 2, 2 - 5, 2; en: Funk 1, 175-177 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.

Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.

Estas unu korpo, kaj unu Spirito, kiel ankaŭ vi estas vokitaj en unu espero de via voko,

penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi do, malliberulo pro la Sinjoro, petegas vin, ke vi iradu inde je la voko, en kiu vi estas vokitaj, penante konservi la unuecon de la Spirito en la ligilo de paco. – Efe 4, 1.3-4

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu regas la ĉielon kaj la teron,
aŭskultu favore la preĝojn de Via popolo,
kaj donu pacon al niaj tagoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Johano diris:
Post mi venas viro, kiu estas metita super mi,
ĉar li ekzistis pli frue ol mi. – kp. Joh 1, 30

Ciklo B

¶ La du disĉiploj venis, kaj vidis, kie li loĝas,
kaj ili restis ĉe li tiun tagon. – el Joh 1, 39

Ciklo C

¶ La patrino de Jesuo diris al la servantoj:
Kion ajn li diros al vi, tion faru.
Jesuo diris al ili: Plenigu la akvokuvojn per akvo –
akvo fariĝonta vino. – el Joh 2, 5.7. kp. 9

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu regas la ĉielon kaj la teron,
aŭskultu favore la preĝojn de Via popolo,
kaj donu pacon al niaj tagoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ La Spirito malsupreniris de la ĉielo kiel kolombo, kaj restis sur Jesuo.
Tiu estas la baptanto per la Sankta Spirito. – kp. Joh 1, 33

Ciklo B

¶ Andreo unue trovis sian propran fraton Simon, kaj diris al li:
Ni trovis la Mesion.
Kaj li kondukis lin al Jesuo. – el Joh 1, 41-42

Ciklo C

¶ Ĉi tiun komencon de signoj Jesuo faris en Kana Galilea,
kaj elmontris sian gloron,
kaj liaj disĉiploj kredis al li. – Joh 2, 11

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio, kiu regas la ĉielon kaj la teron,
aŭskultu favore la preĝojn de Via popolo,
kaj donu pacon al niaj tagoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.