Dimanĉo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 10a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Jesuo, forpasante de tie, vidis viron nomatan Mateo, sidantan ĉe la impostejo;
kaj li diris al li: Sekvu min.
Kaj li stariĝis, kaj sekvis lin. – Mat 9, 9

Ciklo B

¶ Se mi per la Spirito de Dio elpelas demonojn,
tiam la regno de Dio estas veninta sur vin. – Mat 12, 28

Ciklo C

¶ Kaj kiam la Sinjoro vidis la vidvinon,
li kortuŝiĝis pri ŝi,
kaj diris al ŝi: Ne ploru. – kp. Luk 7, 13

Preĝo


Dio, fonto de ĉiuj bonoj, aŭskultu nian preĝon:
Inspiru nin esprimi justajn promesojn,
kaj helpu nin plenumi ilin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Sir 46, 1-10


El la libro Siraĥido

Fortega en militado estis Josuo, filo de Nun, la posteulo de Moseo en la profeteco, kiu, konforme al sia nomo, fariĝis granda en savo de Liaj elektitoj, kaj en punado de atakintaj malamikoj, por doni al Izrael ties heredaĵon. Kiel glora li estis, kiam sian manon li levis, kaj kiam sian glavon li etendis kontraŭ la urboj. Kiu estis tiel forta antaŭ li? Ĉar li ja gvidis la militojn de la Sinjoro. Ĉu ne lia mano haltigis la sunon, tiel ke unu tago fariĝis kiel du? Li alvokis la plejaltan Sinjoron, kiam la malamikoj ĉiuflanke premis lin, kaj la granda Sinjoro respondis al li per hajlaj ŝtonoj de forta potenco. Li sin ĵetis sur la malamikan popolon kaj malsuprenirante li neniigis la kontraŭulojn, por ke la popoloj ekkonu lian fortecon kaj sciiĝu, ke ili batalas antaŭ la Sinjoro.

Li restis fidela al la Sinjoro kaj en la tagoj de Moseo li pruvis sian fidelon, li mem kaj Kaleb, filo de Jefune: ili kontraŭstaris kontraŭ la kunveno, retenis la popolon de pekado kaj ĉesigis la malbonan murmuradon. Nur ili du estis savitaj el sescent mil piedirantoj, por eniri la heredaĵon, la landon, en kiu fluas lakto kaj mielo. Kaj al Kaleb la Sinjoro donis forton, kiu restis al li ĝis lia maljunaĝo, tiel ke li povis supreniri en la montaran regionon, kaj lia idaro ĝin ricevis kiel heredaĵon. Tiel do ĉiuj Izraelidoj povis vidi, ke estas bone sekvi la Sinjoron.

Unua Responsorio


Li alvokis la plejaltan Sinjoron, kiam la malamikoj ĉiuflanke premis lin, kaj la granda Sinjoro respondis al li per hajlaj ŝtonoj de forta potenco.

Li alvokis la plejaltan Sinjoron, kiam la malamikoj ĉiuflanke premis lin, kaj la granda Sinjoro respondis al li per hajlaj ŝtonoj de forta potenco.

Kiu estis tiel forta antaŭ li? Ĉu ne lia mano haltigis la sunon?

Kaj la granda Sinjoro respondis al li per hajlaj ŝtonoj de forta potenco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li alvokis la plejaltan Sinjoron, kiam la malamikoj ĉiuflanke premis lin, kaj la granda Sinjoro respondis al li per hajlaj ŝtonoj de forta potenco. – Sir 46, 5. el 3-4

Dua Legaĵo – Ignatius Antiochenus


Komenciĝas la letero de la sankta episkopo kaj martiro Ignaco el Antioĥio al la Romanoj.

Mi ne volas plaĉi al la homoj, sed mi volas plaĉi al Dio.

Ignacio, ankaŭ nomata Teoforo, al la eklezio kiu ricevis kompaton en la grandiozeco de la Plejalta Patro kaj de Jesuo Kristo, lia sola Filo; al la eklezio amata kaj lumigata de la volo de Tiu, kiu ĉion volas, kio estas laŭ la fido kaj amo de Jesuo Kristo, nia Dio; al la eklezio, kiu prezidas en la ĉefurbo de la regiono de la Romanoj, la eklezio inda je Dio, honorinda, inda nomiĝi feliĉa, inda esti laŭdata, inda ricevi ĉion deziratan, inda je ĉio sankta kaj prezidanta je la amo, nomata laŭ Kristo, nomata laŭ la Patro; la eklezio, kiun mi salutas en la nomo de Jesuo Kristo, Filo de la Patro:al ĉiuj unuigitaj laŭ karno kaj spirito je ĉiuj liaj ordonoj, sendistinge plenigitaj je la graco de Dio kaj purigitaj de ĉiu fremda koloro, mi deziras senriproĉe la plej grandan ĝojon en Jesuo Kristo, nia Dio.

Per preĝado al Dio mi ekhavis la privilegion, ke mi vidos viajn Di-indajn vizaĝojn, tiel ke eĉpli ol mi petis, mi ricevis; ĉar en katenoj pro Kristo Jesuo mi esperas brakumi vin, se almenaŭ vere estas la volo de Dio, ke mi fariĝos inda atingi la finon. Ĉar la komenco estas bone metita, se la gracon mi atingos ekpreni senĝene mian sorton. Ĉar mi ja timas vian amon, ke ĝi nocu al mi. Ĉar estas facile por vi fari kion vi volas; sed por mi estas malfacile atingi Dion, se vi indulgas min.

Ĉar mi ne volas agi al vi kiel iu plaĉa al la homoj, sed mi volas plaĉi al Dio, same kiel ankaŭ vi plaĉas al Li. Ĉar neniam mi havos tian eblon atingi Dion, kaj ankaŭ vi, se vi silentos, neniam povos subskribi pli bonan faron. Ĉar se vi restos silentaj koncerne min, mi iĝos parolo de Dio; sed se vian amon laŭ la karno vi montros, mi ree estos homa voĉo. Do ne serĉu por mi ion pli bonan ol ke mi estu ofero al Dio, dum la altaro ankoraŭ pretas; ke, kunigite en amo, vi fariĝu ĥoro kaj kantu al la Patro en Jesuo Kristo, ke min, la episkopon de Sirio, Dio bonvolis venigi al la okcidento de la oriento. Estas bone, ke la suno de mia vivo subiru, por ke al Li mi ree leviĝu!

Originala teksto: Ignatius Antiochenus (2a jarcento): Epistola ad Romanos, Inscriptio, 1, 1 - 2, 2; en: Funk 1, 213-215 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno. Por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno. Por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo,

per kiu la mondo estas krucumita al mi, kaj mi al la mondo.

Por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno. Por mi ne estu fanfarono krom pri la kruco de nia Sinjoro Jesuo Kristo. – Flp 1, 21; Gal 6, 14

Preĝo


Dio, fonto de ĉiuj bonoj, aŭskultu nian preĝon:
Inspiru nin esprimi justajn promesojn,
kaj helpu nin plenumi ilin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Multaj impostistoj kaj pekuloj venis
kaj sidiĝis tie kun Jesuo kaj liaj disĉiploj. – el Mat 9, 10

Ciklo B

¶ Kiam fortulo plene armita gardas sian palacon,
en paco estas liaj posedaĵoj. – Luk 11, 21

Ciklo C

¶ Junulo, mi diras al vi: Leviĝu. –
Kaj la mortinto side leviĝis kaj komencis paroli.
Kaj li donis lin al lia patrino. – el Luk 7, 14-15

Preĝo


Dio, fonto de ĉiuj bonoj, aŭskultu nian preĝon:
Inspiru nin esprimi justajn promesojn,
kaj helpu nin plenumi ilin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon;
ĉar mi venis, por alvoki ne justulojn, sed pekulojn. – el Mat 9, 13

Ciklo B

¶ Kiu ajn faros la volon de Dio,
tiu estas mia frato kaj mia fratino kaj mia patrino,
diras la Sinjoro. – kp. Mar 3, 35

Ciklo C

¶ Granda profeto leviĝis inter ni;
Dio vizitis Sian popolon. – el Luk 7, 16

Preĝo


Dio, fonto de ĉiuj bonoj, aŭskultu nian preĝon:
Inspiru nin esprimi justajn promesojn,
kaj helpu nin plenumi ilin.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.