Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 14a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Mi Vin gloras, ho Patro, Sinjoro de la ĉielo kaj la tero,
ke tion Vi kaŝis for de saĝuloj kaj prudentuloj,
kaj malkaŝis al infanoj. – el Mat 11, 25

Ciklo B

¶ Multaj, Jesuon aŭdante, miris, dirante: De kie tiu viro havas tion?
Ĉu ĉi tiu ne estas la ĉarpentisto, filo de Maria? – el Mar 6, 2-3

Ciklo C

¶ La rikolto estas granda, sed la laborantoj estas malmultaj;
petu do la Estron de la rikolto, ke Li sendu laborantojn en Sian rikolton. – el Luk 10, 2

Preĝo


Dio, kiu per la humiliĝo de Via Filo restarigis la falintan homaron,
donu al ni sanktan ĝojon,
por ke ni, kiujn Vi liberigis el la sklaveco de la peko, ĝuu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Sam 12, 1-25


El la dua libro de Samuelo

Kaj la Eternulo sendis al David Natanon, kaj ĉi tiu venis al li, kaj diris al li: En unu urbo estis du viroj, unu riĉulo kaj la dua malriĉulo; la riĉulo havis tre multe da ŝafoj kaj da bovoj; kaj la malriĉulo havis nenion, krom unu malgranda ŝafeto, kiun li aĉetis kaj nutris, kaj ĝi elkreskis ĉe li kaj ĉe liaj infanoj kune kun ili; el lia peco ĝi manĝadis, el lia kaliko ĝi trinkadis, kaj sur lia sino ĝi dormadis, kaj ĝi estis por li kiel filino. Sed venis gasto al la riĉa homo, kaj ĉi tiu domaĝis preni el siaj ŝafoj aŭ el siaj bovoj, por prepari ion por la gasto, kiu venis al li, kaj li prenis la ŝafeton de la viro malriĉa, kaj preparis ĝin por la homo, kiu venis al li. Tiam forte ekflamis la kolero de David kontraŭ tiu homo, kaj li diris al Natan: Mi ĵuras per la Eternulo, ke morti devas la homo, kiu tion faris; kaj pro la ŝafeto li repagu kvaroble, pro tio, ke li faris tion kaj ke li agis senkompate.

Tiam Natan diris al David: Vi estas tiu homo. Tiele diris la Eternulo, Dio de Izrael: Mi sanktoleis vin reĝo super Izrael, kaj Mi savis vin el la mano de Saul, kaj Mi donis al vi la domon de via sinjoro kaj la edzinojn de via sinjoro sur vian sinon, kaj Mi donis al vi la domon de Izrael kaj Jehuda; kaj se tio ne sufiĉus, Mi aldonus ankoraŭ tion kaj alian. Kial do vi malŝatis la vorton de la Eternulo, farante malbonon antaŭ Liaj okuloj? Urijan, la Ĥetidon, vi mortigis per glavo, kaj lian edzinon vi prenis al vi kiel edzinon, post kiam vi lin mortigis per glavo de la Amonidoj. Nun ne malaperos el via domo la glavo eterne, pro tio, ke vi malŝatis Min, kaj prenis la edzinon de Urija, la Ĥetido, ke ŝi estu via edzino. Tiele diris la Eternulo: Jen Mi venigos sur vin malbonon el via domo; kaj Mi prenos viajn edzinojn antaŭ viaj okuloj, kaj fordonos al via konkuranto, kaj li kuŝos kun viaj edzinoj antaŭ ĉi tiu suno. Ĉar vi agis sekrete; sed Mi faros tiun aferon antaŭ la tuta Izrael kaj antaŭ la suno.

Tiam David diris al Natan: Mi pekis antaŭ la Eternulo. Kaj Natan diris al David: La Eternulo forigis vian pekon, vi ne mortos; sed ĉar vi per tiu faro incitis la malamikojn de la Eternulo, tial la filo, kiu naskiĝis al vi, mortos. Kaj Natan iris en sian domon.

Kaj la Eternulo frapis la infanon, kiun la edzino de Urija naskis al David, kaj ĝi danĝere malsaniĝis. Kaj David ekpreĝis al la Eternulo pri la infano; kaj David fastis, kaj li eniris, kaj pasigis la nokton sur la tero. Kaj ekinsistis super li la plejaĝuloj de lia domo, por igi lin leviĝi de la tero; sed li ne volis, kaj li ne manĝis kun ili. En la sepa tago la infano mortis. Kaj la servantoj de David timis sciigi al li, ke la infano mortis; ĉar ili pensis: Jen dum la infano ankoraŭ vivis, ni parolis al li, kaj li ne aŭskultis nian voĉon; kiel do ni diros al li, ke la infano mortis? li faros ian malbonon. Sed kiam David vidis, ke liaj servantoj murmuretas inter si, li komprenis, ke la infano mortis; kaj David diris al siaj servantoj: Ĉu la infano mortis? Kaj ili respondis: Ĝi mortis.

Tiam David leviĝis de la tero, lavis sin kaj oleis sin kaj ŝanĝis siajn vestojn, kaj iris en la domon de la Eternulo, kaj adorkliniĝis. Poste li venis en sian domon; li petis, ke oni donu al li panon, kaj li manĝis. Tiam diris al li liaj servantoj: Kion signifas tio, kion vi faris? dum la infano estis ankoraŭ vivanta, vi fastis kaj ploris; kaj kiam la infano mortis, vi leviĝis kaj manĝis! Kaj li respondis: Dum la infano ankoraŭ vivis, mi fastis kaj ploris; ĉar mi pensis: Kiu scias? eble la Eternulo indulgos min kaj la infano vivos. Sed nun ĝi mortis; por kio do mi fastos? ĉu mi povas ankoraŭ revenigi ĝin? mi iros al ĝi, sed ĝi ne revenos al mi.

Kaj David konsolis sian edzinon Bat-Ŝeba, kaj envenis al ŝi kaj kuŝis kun ŝi; kaj ŝi naskis filon, kaj li donis al li la nomon Salomono; kaj la Eternulo lin amis. Kaj li transdonis lin en la manojn de la profeto Natan; ĉi tiu donis al li la nomon Jedidja, pro la Eternulo.

Unua Responsorio


Miaj pekoj estas pli nombraj ol la mara sablo: abundas miaj malbonagoj. Mi ne meritas levi la rigardon kaj spekti la altan ĉielon, pro la amaso de miaj maljustaĵoj; ĉar Vian koleron mi vekis kaj malbonon mi faris antaŭ Vi.

Miaj pekoj estas pli nombraj ol la mara sablo: abundas miaj malbonagoj. Mi ne meritas levi la rigardon kaj spekti la altan ĉielon, pro la amaso de miaj maljustaĵoj; ĉar Vian koleron mi vekis kaj malbonon mi faris antaŭ Vi.

Mi rekonas miajn malbonagojn. Mia peko estas ĉiam antaŭ mi. Antaŭ Vi sola mi pekis,

kaj malbonon mi faris antaŭ Vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Miaj pekoj estas pli nombraj ol la mara sablo: abundas miaj malbonagoj. Mi ne meritas levi la rigardon kaj spekti la altan ĉielon, pro la amaso de miaj maljustaĵoj; ĉar Vian koleron mi vekis kaj malbonon mi faris antaŭ Vi. – el Preĝo de Manase 9.10.12; Psa 51, 5-6

Dua Legaĵo – Augustinus


El la predikoj de la sankta episkopo Aŭgusteno

Sacrificium Deo spiritus contritus.

Facinus, inquit David, meum ego agnosco. Si ego agnosco, ergo tu ignosce. Bene viventes sine peccato nos esse minime praesumamus. Sic vita laudetur ut venia postuletur. Desperati autem homines, quanto minus intenti sunt in peccata sua, tanto curiosiores sunt in aliena. Quaerunt enim non quid corrigant, sed quid mordeant. Et cum se non possint excusare, parati sunt alios accusare. Non sic iste nobis orandi et satis Deo faciendi demonstravit exemplum, dicens: Quoniam facinus meum ego agnosco, et peccatum meum ante me est semper. Non erat iste intentus in aliena peccata. Advocabat se ad se, nec se palpabat sed penetrabat, et in se ipsum altius descendebat. Sibi non parcebat, et ideo ut sibi parceretur non impudenter rogabat.
Placari Deo vis? Nosce quid agas tecum, ut Deus placetur tibi. In eodem psalmo adverte; ibi enim legitur: Quoniam si voluisses sacrificium, dedissem utique; holocaustis non delectaberis. Ergo sine sacrificio eris? nihil oblaturus, de nulla oblatione Deum placaturus? Quid dixisti? Si voluisses sacrificium, dedissem utique; holocaustis non delectaberis. Sequere, et audi, et dic: Sacrificium Deo spiritus contritus, cor contritum et humiliatum Deus non spernit. Abiectis quae offerebas, invenisti quod offeras. Offerebas enim apud patres victimas pecorum, et sacrificia vocabantur. Si voluisses sacrificium, dedissem utique. Illa ergo non quaeris, et tamen sacrificium quaeris.
Holocaustis, inquit, non delectaberis. Quando ergo holocaustis non delectaberis, sine sacrificio remanebis? Absit. Sacrificium Deo spiritus contritus; cor contritum et humiliatum Deus non spernit. Habes quod offeras. Non gregem circuminspicias, non navigia praepares et permees ad extremas provincias unde aromata deferas. Quaere in corde tuo quod gratum sit Deo. Cor conterendum est. Quid times ne contritum pereat? Ibi habes: Cor mundum crea in me, Deus. Ut ergo creetur mundum cor, conteratur immundum.
Displiceamus nobis quando peccamus, quia peccata displicent Deo. Et quia sine peccato non sumus, vel in hoc Deo similes simus, quia hoc nobis displicet quod illi. Ex aliqua parte coniungeris voluntati Dei, quia hoc tibi displicet in te, quod odit et ille qui fecit te.


Originala teksto: Augustinus († 430): Sermo 19, 2-3; en: CCL 41, 252-254

Dua Responsorio


Miaj pekoj, ho Eternulo, kiel sagoj penetris en min; sed antaŭ ol ili ŝiras vundojn en mi, Vi sanigu min per la medikamento de la pentofaro.

Miaj pekoj, ho Eternulo, kiel sagoj penetris en min; sed antaŭ ol ili ŝiras vundojn en mi, Vi sanigu min per la medikamento de la pentofaro.

Koron puran kreu al mi, ho Dio, kaj spiriton fidelan novigu en mi.

Vi sanigu min per la medikamento de la pentofaro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Miaj pekoj, ho Eternulo, kiel sagoj penetris en min; sed antaŭ ol ili ŝiras vundojn en mi, Vi sanigu min per la medikamento de la pentofaro. – kp. Psa 38, 2; Psa 51, 12

Preĝo


Dio, kiu per la humiliĝo de Via Filo restarigis la falintan homaron,
donu al ni sanktan ĝojon,
por ke ni, kiujn Vi liberigis el la sklaveco de la peko, ĝuu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Metu sur vin mian jugon, kaj lernu ĉe mi,
ĉar mi estas milda kaj korhumila;
kaj vi trovos ripozon por viaj animoj. – Mat 11, 29

Ciklo B

¶ Vere mi diras al vi:
Neniu profeto estas akceptata en sia patrujo. – el Luk 4, 24

Ciklo C

¶ Kaj en kiun ajn domon vi eniros, unue diru: Paco al ĉi tiu domo.
Kaj se tie estos filo de paco, via paco restos sur li. – el Luk 10, 5-6

Preĝo


Dio, kiu per la humiliĝo de Via Filo restarigis la falintan homaron,
donu al ni sanktan ĝojon,
por ke ni, kiujn Vi liberigis el la sklaveco de la peko, ĝuu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Mia jugo estas facila,
kaj mia ŝarĝo estas malpeza. – Mat 11, 30

Ciklo B

¶ Jesuo eliris el sia patrujo,
kaj li ronde-vizitis la vilaĝojn, instruante. – kp. Mar 6, 1; el Mar 6, 6

Ciklo C

¶ Ĝoju, ke viaj nomoj estas skribitaj en la ĉielo. – el Luk 10, 20

Preĝo


Dio, kiu per la humiliĝo de Via Filo restarigis la falintan homaron,
donu al ni sanktan ĝojon,
por ke ni, kiujn Vi liberigis el la sklaveco de la peko, ĝuu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.