Dimanĉo

Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 26a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato:

Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Dimanĉo

Propraj:

► VESPERA LAŬDO (1)

⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)

Ciklo A

¶ Kiam malpiulo deturnas sin de siaj malbonagoj,
kaj li agas ĝuste kaj juste,
tiam li donas vivon al sia animo. – el Jeĥ 18, 27

Ciklo B

¶ Neniu, kiu faros miraklon en mia nomo,
povos facile paroli malbone pri mi.
Ĉar tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni. – el Mar 9, 39-40

Ciklo C

¶ Kaj la almozulo mortis,
kaj li estis forportita de la anĝeloj sur la sinon de Abraham. – el Luk 16, 22

Preĝo

Vi montras, Dio, vian ĉiopovon precipe per via pardono kaj kompato:
surverŝu senĉese nin per via mizerikordo,
por ke ni, celante Viajn promesojn, atingu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► HORO DE LA LEGAĴOJ

⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Flp 1, 1-11

Komenciĝas la letero al la Filipianoj.

Paŭlo kaj Timoteo, servistoj de Jesuo Kristo, al ĉiuj sanktuloj en Kristo Jesuo, kiuj estas en Filipi, kun la episkopoj kaj diakonoj: Graco al vi kaj paco estu de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.

Mi dankas mian Dion ĉe ĉiu rememoro pri vi, ĉiam en ĉiu mia preĝo por vi ĉiuj farante la peton kun ĝojo, pro via partopreno en la evangelio de post la unua tago ĝis nun; pri tio mem fidante, ke Tiu, kiu komencis bonan faron ĉe vi, ĝin perfektigados ĝis la tago de Jesuo Kristo; kaj ja decas, ke mi tion sentu pri vi ĉiuj, ĉar vi havas min en via koro, kaj vi ĉiuj estas kun mi partoprenantoj en la graco, kiel en miaj katenoj, tiel ankaŭ en la defendo kaj fortigado de la evangelio.

Ĉar Dio estas mia atestanto, kiel fervore mi sopiras al vi ĉiuj laŭ la koramo de Kristo Jesuo. Kaj mi preĝas, ke via amo abundu ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj ĉia saĝo, por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj ĝis la tago de Kristo, plenigite de la fruktoj de justeco, kiuj estas per Jesuo Kristo, al la gloro kaj laŭdo de Dio.

Unua Responsorio

Via amo abundu ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj ĉia saĝo, por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj.

Via amo abundu ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj ĉia saĝo, por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj.

Mi fidas, ke Tiu, kiu komencis bonan faron ĉe vi, ĝin perfektigados ĝis la tago de Jesuo Kristo,

por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Via amo abundu ankoraŭ plie kaj plie, en scio kaj ĉia saĝo, por ke vi aprobu la plej bonajn aferojn kaj estu sinceraj kaj senofendaj. – el Flp 1, 9-10; kp. Flp 1, 6

Dua Legaĵo – Polykarpos (Polycarpus Smyrnæus)

Komenciĝas la letero de la sankta episkopo kaj martiro Polikarpo el Smirno al la Filipianoj.

Per graco vi saviĝis.

Polikarpo kaj la presbiteroj kun li al la eklezio de Dio, kiu fremdule loĝas en Filipio: kompato kaj paco de Dio ĉiopova kaj de Jesuo Kristo nia savinto abunde verŝiĝu al vi.

Mi grande ĝojas kun vi en nia Sinjoro Jesuo Kristo, ĉar vi sekvis la ekzemplon de la vera amo, kaj ilin akompanis, kiel decas al vi, kiuj estas katenitaj en ĉenoj, la indaj ornamoj de sanktuloj, kaj kiuj efektive estas la diademoj de la elektitoj de Dio kaj de nia Sinjoro. Kaj ankaŭ motivo por mia gratulo estas la forta radiko de via fido, laŭdata de antikvaj tempoj, kiu restas ĝis la nuna tempo kaj fruktigas por nia sinjoro Jesuo Kristo, kiu pro niaj pekoj eltenis renkonti la morton, kaj kiun Dio resurektigis, malligante la dolorojn de la tombo. Ne vidinte lin, vi fidis je li kun ĝojo nedirebla kaj gloroplena, ĝojo kiun multaj deziris eniri, sciante, ke per pura graco vi saviĝis, ne el viaj agoj, sed per la deziro de Dio pere de Jesuo Kristo.

Tial, zoninte la koksojn vi servu Dion en timo kaj vero, forlasante la vanan fanfaronadon kaj la vagadon de la amaso, fidante Lin, kiu levis nian Sinjoron Jesuo Kristo el la mortintoj kaj donis al li gloron kaj tronon je Sia dekstra flanko; al li submetiĝis ĉio, en la ĉielo same kiel sur la tero; lin adoras ĉio, kio spiras, li venos juĝi vivantojn kaj mortintojn, kaj Dio repostulos lian sangon de la mano de tiuj, kiuj ne fidas je li.

Sed Li, kiu levis lin el la mortintoj, Tiu vekos ankaŭ nin, se ni plenumos Lian volon kaj iros laŭ Liaj ordonoj kaj amos, kion ankaŭ Li amis, detenante nin de ĉiu malbono, avideco, monhavemo, kalumniado kaj falsaj atestoj; ne repagante malbonon kontraŭ malbono aŭ insulton kontraŭ insulto, nek pugnon kontraŭ pugno, malbenon kontraŭ malbeno. Memorante, kion en sia instruado diris la Sinjoro: Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj; pardonu, kaj estos pardonate al vi; kompatu, por ke oni kompatu vin; per la mezuro, per kiu vi mezuras, oni ankaŭ mezuros pri vi; kaj Feliĉaj estas la malriĉaj kaj tiuj, kiuj estas persekutataj pro la justeco, ĉar ilia estas la regno de Dio.

Originala teksto: Polycarpus Smyrnæus († ĉ. 155): Epistola ad Philippenses, Inscriptio; nn. 1, 1 - 2, 3; en: Funk 1, 267-269 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio

Dio nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laŭ niaj faroj, sed laŭ Sia propra antaŭintenco kaj laŭ la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaŭ tempoj eternaj.

Dio nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laŭ niaj faroj, sed laŭ Sia propra antaŭintenco kaj laŭ la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaŭ tempoj eternaj.

Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, sed al Via nomo donu honoron, pro Via favorkoreco, pro Via vereco,

laŭ la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaŭ tempoj eternaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laŭ niaj faroj, sed laŭ Sia propra antaŭintenco kaj laŭ la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaŭ tempoj eternaj. – 2 Tim 1, 9; Psa 115, 1

Preĝo

Vi montras, Dio, vian ĉiopovon precipe per via pardono kaj kompato:
surverŝu senĉese nin per via mizerikordo,
por ke ni, celante Viajn promesojn, atingu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► MATENA LAŬDO

⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)

Ciklo A

¶ Vere mi diras al vi,
ke la impostistoj kaj malĉastistinoj
iras antaŭ vi en la regnon de Dio. – el Mat 21, 31

Ciklo B

¶ Kiu donos al vi trinki tason da akvo, pro tio, ke vi apartenas al Kristo,
vere mi diras al vi, tiu neniel perdos sian rekompencon. – Mar 9, 41

Ciklo C

¶ Filo, memoru, ke dum via vivo vi ricevis viajn bonaĵojn,
kaj Lazaro tiel same malbonaĵojn;
sed nun li ricevas konsolon,
kaj vi suferas. – el Luk 16, 25

Preĝo

Vi montras, Dio, vian ĉiopovon precipe per via pardono kaj kompato:
surverŝu senĉese nin per via mizerikordo,
por ke ni, celante Viajn promesojn, atingu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.

► VESPERA LAŬDO (2)

⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)

Ciklo A

¶ Ne ĉiu, kiu diras al mi: Sinjoro, Sinjoro, eniros en la regnon de la ĉielo;
sed tiu, kiu plenumas la volon de mia Patro, kiu estas en la ĉielo. – Mat 7, 21

Ciklo B

¶ Estas bone por vi eniri en vivon kripla
prefere ol, havante du manojn, eniri en Gehenan,
diras Jesuo. – el Mar 9, 43

Ciklo C

¶ Feliĉaj estas vi malriĉuloj,
ĉar via estas la regno de Dio.
Feliĉaj estas vi, kiuj nun malsatas,
ĉar vi satiĝos.
Feliĉaj estas vi, kiuj nun ploras,
ĉar vi ridos. – el Luk 6, 20-21