Mardo ☐
Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 34a Ordinara Semajno > Mardo
Stato:
Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Mardo
Propraj:
► HORO DE LA LEGAĴOJ
⇒ Malfermo, Himno k. t. p.
Alternativa Himno: ⇒ Dies iræ (1)
Unua Legaĵo – 2 Pet 1, 12-21
El la dua letero de Petro
Pro tio mi ĉiam estos preta rememorigi vin pri tiuj aferoj, kvankam vi ilin scias kaj estas fortigitaj en la ĉeestanta vero. Kaj mi opinias konvena, dum mi estas en ĉi tiu tabernaklo, vigligi vin per rememorigo; sciante, ke baldaŭ estos la demeto de mia tabernaklo, ĝuste kiel nia Sinjoro Jesuo Kristo montris al mi. Kaj mi diligente penos, ke post mia foriro vi povu konstante rememori tion. Ĉar ne sekvinte fabelojn sofismajn, ni konigis al vi la potencon kaj alvenon de nia Sinjoro Jesuo Kristo, sed vidinte per propraj okuloj lian majeston. Ĉar li ricevis de Dio, la Patro, honoron kaj gloron, kiam al li tia voĉo estis alportita el la brilega gloro: Ĉi tiu estas Mia Filo, la amata, en kiu Mi havas plezuron; kaj tiun voĉon, alportitan el la ĉielo, ni mem aŭdis, kunestante kun li sur la sankta monto. Kaj ni havas la profetan vorton konfirmitan; kiun atentante, vi bone faras, kvazaŭ lampon lumantan en malhela loko, ĝis ektagiĝos kaj la matenstelo ekleviĝos en viaj koroj; antaŭ ĉio sciante, ke neniu profetaĵo de la Skribo enhavas en si sian propran klarigon. Ĉar neniam profetaĵo estas alportita per homa volo; sed homoj, movataj de la Sankta Spirito, parolis laŭ Dio.
Unua Responsorio
La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni. Kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro.
La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni. Kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro.
Ni vidis per propraj okuloj lian majeston kunestante kun li sur la sankta monto.
Kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
La Vorto fariĝis karno kaj loĝis inter ni. Kaj ni vidis lian gloron, gloron kvazaŭ de la solenaskita de la Patro. – el Joh 1, 14; kp. 2 Pet 1, 16.18
Dua Legaĵo – Augustinus
El la traktato de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la evangelio laŭ Johano
Nos ipsi Christiani, in comparatione quidem infidelium, lŭ iam sumus; unde dicit Apostolus: Fuistis enim aliquando tenebrae, nunc autem lŭ in Domino; sicut filii lucis ambulate. Et alibi dixit: Nox praecessit, dies autem appropinquavit; abiciamus ergo opera tenebrarum et induamus nos arma lucis; sicut in die honeste ambulemus.
Tamen quia in comparatione illius lucis ad quam venturi sumus, adhuc non est etiam dies in quo sumus, audi Petrum apostolum. Delatam dicit Domino Christo vocem de magnifica potestate; Tu es Filius meus dilectus, in quo bene sensi. Hanc vocem, inquit, nos de caelo audivimus delatam, cum essemus cum illo in monte sancto. Sed quia nos non ibi fuimus et istam vocem de caelo tunc non audivimus, ait ad nos ipse Petrus: Et habemus certiorem propheticum sermonem, cui bene facitis attendentes, sicut lucernae in obscuro loco, donec dies lucescat, et lucifer oriatur in cordibus vestris.
Quando ergo Dominus noster Iesus Christus venerit, et, sicut dicit etiam apostolus Paulus, illuminaverit occulta tenebrarum et manifestaverit cogitationes cordis, ut laus sit unicuique a Deo, tunc praesente tali die lucernae non erunt necessariae: non legetur nobis propheta, non aperietur codex Apostoli, non requiremus testimonium Ioannis, non ipso indigebimus Evangelio. Ergo omnes Scripturae tollentur de medio, quae nobis in huius saeculi nocte tamquam lucernae accendebantur, ne in tenebris remaneremus.
Istis omnibus sublatis, ne quasi nobis luceant indigentibus, et ipsis hominibus Dei, per quos haec ministrata sunt, nobiscum lumen illud verum clarumque videntibus, remotis ergo his adiumentis, quid videbimus? Unde pascetur mens nostra? unde obtutus ille laetabitur? unde erit illud gaudium quod nec oculus vidit nec auris audivit nec in cor hominis ascendit? quid videbimus?
Obsecro vos, amate mecum, currite credendo mecum; patriam supernam desideremus, supernae patriae suspiremus, peregrinos nos esse hic sentiamus. Quid tunc videbimus? Dicat nunc Evangelium: In principio erat Verbum, et Verbum erat apud Deum, et Deus erat Verbum. Unde tibi ros inspersus est, ad fontem venies; unde radius per obliqua et per anfractuosa tibi ad cor tenebrosum missus est, nudam ipsam lucem videbis, cui videndae ferendaeque mundaris. Dilectissimi, Ioannes ipse dicit, filii Dei sumus, et nondum apparuit quid erimus; scimus quia cum apparuerit, similes ei erimus, quoniam videbimus eum sicuti est.
Sentio vestros affectus attolli mecum in superna; sed corpus quod corrumpitur, aggravat animam; et deprimit terrena inhabitatio sensum multa cogitantem. Depositurus sum et ego codicem istum, discessuri estis et vos quisque ad sua. Bene nobis fuit in luce communi, bene gavisi sumus, bene exsultavimus; sed cum ab invicem recedimus, ab illo non recedamus.
Originala teksto: Augustinus († 430): Tractatus in Ioannem, Tract. 35, 8-9; en: CCL 36, 321-323
Dua Responsorio
Nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne.
Nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne.
Ili vidos Lian vizaĝon; kaj Lia nomo estos sur ilia frunto.
Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Nokto ne plu ekzistos; kaj ili ne bezonas lumon de lampo, nek lumon de suno; ĉar Dio, la Sinjoro, lumos al ili; kaj ili reĝos por ĉiam kaj eterne. – Apo 22, 5.4
Preĝo
Veku, Dio, la volon de Viaj fideluloj,
por ke ni, kiuj fervore deziras la frukton de Via savo,
pli kaj pli abunde ricevu Vian helpon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.