Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 13a de oktobro 2018    =>


sabato




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado,
per psalmoj ni ĝoje kriu al Li. –
Ĉar granda Dio estas la Eternulo.

el Psa 95,2-3



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laŭ Kristo Jesuo;
por ke vi unuanime per unu voĉo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo.

Rom 15,5-6



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (°)Ni kantu Vin, Eternulo;
ni ĝoje kriu antaŭ Vi;
al Vi ni venu kun glorado.
Ho granda Di', Eternulo;
ho Reĝo super ĉiu di';
ho rifuĝej' de nia helpo!

Albrecht Kronenberger, KANTU 251.1



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ho kompatema Dio, instruu al mi la veran kompaton.
Mi sentu la ĉagrenon kaj la seniluziigon de miaj gefratoj, kaj mi trovu la ĝustajn vortojn por levi ilin al la ĝojo kaj espero kaj kredo, al la fido kaj kuraĝo kaj amo.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo