Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 16a de oktobro 2018 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Plenumado de vero kaj justeco estas al la Eternulo pli agrabla ol oferado. |
Sen 21,3
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ne juĝu laŭ ŝajno, sed juĝu justan juĝon. |
Joh 7,24
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(°)Instruu, Dio, moron, min gvidu Via vort', ke donu mi honoron al Vi, ŝirmanta fort'. Per Via saĝ' firmigu min en Via leĝ' persisti kaj kor-adori Vin. |
Cornelius Becker, ADORU 703.2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia Patro, purigu miajn pensojn ĉe la komenco de ĉi tiu tago. Forprenu ĉion, kio estas malpura kaj nebula. Mia vivo estu irado al Via gloro. |