Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 26a de oktobro 2018 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne. |
Psa 73,26
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj la sekvantan nokton la Sinjoro staris apud li, kaj diris: Kuraĝu! |
el Ago 23,11
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Patro, aŭdu novan preĝon: Ne komforton petas ni, sed kuraĝon por la devoj de la vivo tie ĉi. Donu forton en malforto, gvidon, dum vagadas ni. Ĉe penado kaj danĝero, Patro, apudrestu Vi. |
Love Maria Whitcomb Willis, ADORU 070.1.4
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho amanta Dio, estu kun la homoj, kiuj vivas flanke de la socia vivo. Pro nia malatento ili ofte devojiĝis. Pardonu nin kaj kompatu ilin. Ankaŭ por ili estu loko en niaj koroj. Ni neniam malestimu ilin, sed dediĉante ilin al Vi, ni helpu, kie ni povas kaj kapablas. |