Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 7a de oktobro 2018    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Mi instruis al Efraim la iradon; Mi prenis ilin je la brako, kaj ili ne rimarkis, ke Mi ilin kuracas.

Hoŝ 11,3



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj rigardu la paciencon de nia Sinjoro kiel savon.

el 2 Pet 3,15



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ni dankas Vin, ho Patro, pro tiom da bonaĵ',
pro semo kaj rikolto, pro sano kaj manĝaĵ'.
Al Vi ni povas doni nenion pro la bon',
sed estu niaj koroj por ĉiam Via tron'.
Dio ĉion donas al ĉiu sub la sun'.
Do danku ni
kun laŭta kri'
pro amo Lia nun.

Matthias Claudius, ADORU 135.3




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ho Eternulo, faru min fidela en miaj devoj.
Plenigu min hodiaŭ per kaj kun la spirito de la amo; tiam mia jugo estos dolĉa kaj mia ŝarĝo malpeza.
Ke ĉiuj homoj vidu sian laboron en Via lumo!





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo