Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de novembro 2018 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Dio ĝojigis ilin per granda ĝojo; eĉ la virinoj kaj la infanoj ĝojis, kaj la gajeco de Jerusalem estis aŭdata malproksime. |
el Neĥ 12,43
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĝoju en la Sinjoro ĉiam; denove mi diros: Ĝoju. |
Flp 4,4
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
El profundo vokas, Dio, mi al Vi. Aŭdu mian voĉon, turnu Vin al mi. Mia ĉiutaga pano estus plor', se ne Via lumo tirus min al glor', Tial tut-anime mi esperu Vin. Kaj en Vi jubile ĝoju mi sen fin'. |
Albrecht Kronenberger, KANTU 257.1-3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉiopova Patro, multaj antaŭiris nin en la ĉielan regnon. Ni dankas Vin pro ilia eterna feliĉo. Benu kaj konsolu la postrestintojn; helpu ilin por finpretigi la nefinitan laboron de siaj amatoj. |