Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 25a de novembro 2018 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kantu al la Eternulo novan kanton; kantu al la Eternulo la tuta tero. |
Psa 96,1
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Post tio mi rigardis, kaj jen granda homamaso, kiun neniu povis kalkuli, el ĉiu nacio, kaj el ĉiuj triboj kaj popoloj kaj lingvoj, starantaj antaŭ la trono kaj antaŭ la Ŝafido, vestitaj per blankaj roboj, kaj kun palmoj en iliaj manoj; kaj ili kriis per granda voĉo, dirante: Savo al nia Dio, la sidanta sur la trono, kaj al la Ŝafido. |
Apo 7,9-10
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Kiuj estas tiuj, kiuj staras antaŭ Via tron', ĉiu en ornato blanka, ĉiu kun juvela kron'? «Haleluja» kantas ili, «halelu-, majesta Di'». |
Heinrich Theobald Schenck, ADORU 700.1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho Patro, gardu la homojn, kiuj troviĝas sur la maro, en la aero, sub la terfaco. Ŝirmu ilin kontraŭ ŝtormo, ventego, fulmotondro, malvarmego kaj terskuo. Ili sentu sin sekuraj en Via mano. |