Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 7a de decembro 2018    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi estas la sola Dio super ĉiuj regnoj de la tero, Vi kreis la ĉielon kaj la teron.

el 2 Reĝ 19,15



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Vi sola estas sankta; ĉar ĉiuj nacioj venos kaj adorkliniĝos al Vi; ĉar Viaj justaĵoj elmontriĝis.

el Apo 15,4



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Ni al Vi, ĉiela Reĝo,
venas kun humila preĝo,
Viajn farojn pripensante,
tim-respekte meditante.
Vin ĉirkaŭas misteraĵoj,
nesondeblaj profundaĵoj,
fonto Vi de ĉia scio,
de eterne, sola Dio.

Johann Franck, ADORU 842.2



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Sankta Spirito, la burĝono de mia kredo ne velkiĝu, sed ekfloru ĝis pleneco, je Via gloro.
Mi sciu, ke mi havas respondecon por miaj gefratoj kaj gekonatoj, ĉar mi estas ambasadoro de Vi.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo