




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 17a de junio 2018 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Mia spirito estas inter vi; ne timu. |
el Ĥag 2,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
… kaj la espero ne hontigas, ĉar la amo de Dio estas verŝita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni. |
Rom 5,5
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
°Spirito Sankta, venu por loĝadi nun en nia kor', ho, montru Vian vojon! Kaj Via hela brilo nun en ni efiku kiel sun', kaŭzante en ni ĝojon! Vojon, ĝojon, vi ja konas kaj Vi donas, se ni gloras kaj el koro Vin adoras. |
Michael Schirmer, ADORU 351.1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho kara Sinjoro, montru al mi miajn kaŝitajn mankojn. Liberigu min de miaj malbonaj pensoj, sopiroj kaj agoj. Mi estu sincera je mi mem, je Vi kaj je miaj geamikoj. |