Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 11a de aŭgusto 2018    =>


sabato




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj;
mi prikantos Vin inter la gentoj.

Psa 57,10



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Ni aŭdas ilin paroli en niaj lingvoj la mirindaĵojn de Dio.

el Ago 2,11



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  (°)Donu al Dio la honoron
plej altan, ĉar nin amas Li.
Bonecon Lian kaj favoron
en kant-solen' aklamas ni.
Memoru, Di-popol' sur tero,
ke Li kompatas, grac' post grac'.
Proklamu do, ke Lia vero
nin gvidos al eterna pac'.

Clément Marot, ADORU 764.1



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Ho Patro, rekonduku nin hejmen, se ni estas for de ĝi.
Ni ne nur sopiru al la tera hejmo, sed ankaŭ al la ĉiela hejmo, kien Vi konduku nin post plenumo de nia vivotasko.



supren al la komenco de la paĝo