Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 13a de aŭgusto 2018 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La Eternulon, vian Dion, sekvu, kaj Lin timu, kaj Liajn ordonojn observu, kaj Lian voĉon aŭskultu, kaj al Li servu, kaj al Li alteniĝu. |
Rea 13,5
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jen estas mia ordono: ke vi amu unu alian tiel same, kiel mi vin amis. |
Joh 15,12
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(°)Fratoj, tian amon flegu en prospero aŭ sufer'; ĝi en ĉies koro regu, eĉ se venas mort-danĝer'. Tian amon Kristo havis, Sian sangon verŝis Li, kaj tra l' morto Li nin savis, repacigis nin kun Di'. |
Nikolaus Ludwig von Zinzendorf, ADORU 593.2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)Mia Majstro, sanktigu miajn lipojn, por ke ĉio, kion mi diros, estu dolĉa kaj saĝa kaj refreŝigos miajn kunhomojn. |