




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 17a de aŭgusto 2018 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La Eternulo tiam diris: Vi domaĝas la hederon, pri kiu vi ne laboris kaj kiun vi ne edukis, kiu dum unu nokto elkreskis kaj dum unu nokto pereis; kaj ĉu Mi povus ne domaĝi Nineven, la grandan urbon? |
el Jon 4,10
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Neniu celu sian bonon, sed ĉiu la bonon de sia proksimulo. |
1 Kor 10,24
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kompatema Patro, mi volas hodiaŭ pensi al ĉiuj, kiuj havas malĝojon. Vi estu kun Via konsolo ĉe ili, por ke ili rimarku la resanigan forton de Via ĉeesto. Helpu ankaŭ tiujn, kiuj perdis la kuraĝon. Ili tamen tenu la kredon kaj fidon en Vi. |