




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 2a de aŭgusto 2018 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi estas mia rifuĝejo, mia parto en la lando de la vivantoj. |
el Psa 142,6
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Benata estu la Dio kaj Patro de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kiu laŭ Sia granda kompato nin renaskis en esperon vivan per la releviĝo de Jesuo Kristo el la mortintoj. |
1 Pet 1,3
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
°La vorton diru, kiu savas min, konsolas min, kondukas min al paco. Malŝlosu mondon vastan, sen limig', en kiu Via plena amo regas. Vi kiel tagan panon donu Vin. Vi estas mem la cel' de miaj preĝoj. |
Huub Oosterhuis, ADORU 512.3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kompatema Dio, plenigu min kun via humileco, ĝojo kaj amo. Malmoleco kaj amareco restu malproksime de mi. Mia koro produktu fruktojn de Via spirito je honoro de Via nomo. |