Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 20a de aŭgusto 2018    =>


lundo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  La Eternulo ĝojigis ilin.

el Ezr 6,22



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj ĉiutage, vizitadante unuanime la templon, kaj dispecigante panon dome, ili prenis sian nutraĵon kun ĝojo kaj unueco de koro.

Ago 2,46



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  (°)Kantadas mia buŝ' al Vi,
ho ĝoj' de mia kor',
kaj sur la ter' proklamas pri
l' bonaĵoj de l' Sinjor'.
Mi scias ke l' eterna font'
de ĉiu graco Vi,
el kiu fluas por la mond'
la beno pli kaj pli.

Paul Gerhardt, ADORU 481.1.2



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ho Dio, mi gloru Vin en ĉiu momento de tiu ĉi bela tago.
La fruktoj de la bono, de la justeco kaj de la vero kresku en mi, kaj aliaj ĝoju pro tio.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo