




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 28a de aŭgusto 2018 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
La Eternulo reĝas; ĝoju la tero; estu gajaj la multaj insuloj. |
Psa 97,1
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Grandaj kaj mirindaj estas Viaj faroj, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca; justaj kaj veraj estas Viaj vojoj, ho Reĝo de la nacioj. Kiu ne timos, ho Sinjoro, kaj ne gloros Vian nomon? |
el Apo 15,3-4
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(°)Ter', ĉielo, mar', aer' kantas al la Di-mister'. Laŭdu Lin, la Estron. |
Adolf Burkhardt, ADORU 836.3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mi volas laŭdi Vin pro Viaj bonfaroj. Ofte mi ne vidas ilin. Pardonu min pro tio. Dankon pro la geamikoj, pro la ĉiutagaj benoj, pro la suno kaj la pluvo. Mi akceptu ĉion el via mano, Dio. |