




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 31a de aŭgusto 2018 =>
vendredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Tiam la Eternulo vokis Samuelon, kaj ĉi tiu diris: Jen mi estas. |
1 Sam 3,4
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj irinte iom antaŭen, li (Jesuo) vidis Jakobon, filon de Zebedeo, kaj Johanon, lian fraton, kiuj ankaŭ estis en la ŝipeto, riparante la retojn. Kaj tuj li alvokis ilin; kaj ili lasis sian patron Zebedeo en la ŝipeto kun la dungitoj, kaj foriris post li. |
Mar 1,19-20
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Kara kaj kompatema Patro, restu kun la gastoj, kiuj plenigis mian hejmon en ĉi tiu feria tempo. Benu ilin, kaj des pli, kiam iliaj vivcirkonstancoj estas ege malfacilaj. Via apudesto tamen donos ŝirmon kaj ĝojon. |