Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 7a de aŭgusto 2018 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi alproksimiĝis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris: Ne timu. |
Lam 3,57
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kaj vidante ilin laborantaj en malfacila remado, ĉar la vento estis kontraŭa al ili, ĉirkaŭ la kvara gardoparto de la nokto li (Jesuo) venis al ili, irante sur la maro. |
el Mar 6,48
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
°Mi fido-plene celas nur Lin en peza sort'. Apudas Li, fidelas al Sia propra vort'. Al Li transdonu mi animon, korpon, vivon kaj iun ajn aktivon. Pri mi disponu Li. |
Ludwig Helmbold, ADORU 516.3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho Sinjoro, helpu min ke mi faru tion, kion mi devas fari hodiaŭ, ĉu tio estos malagrabla, ĉu konvena, ĉu mi emas fari tion aŭ tute ne. Ĝi nur plaĉu al Vi. |