Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 11a de septembro 2018    =>


mardo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.

el Psa 91,4



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Sed fidela estas la Sinjoro, kiu vin fortikigos kaj vin defendos kontraŭ la malbonulo.

2 Tes 3,3



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  °Pro protekto Via
malsukcesas ĉia
malamika plan'.
Se l' Satano premas,
se la ter' ektremas:
savas Via am'.
Kvankam nun
timigas pun',
la infer', ĉiama tristo:
liberigos Kristo.

Johann Franck, ADORU 414.2



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Patro de la granda kompato, mi neniam forgesu, ke mi estas infano de la graco.
Donu al mi respondecon por ĉiuj homoj, kiujn mi renkontos sur mia vojo.
Ankaŭ ili rimarku Vian apudeston kaj eksopiru al Vi.



supren al la komenco de la paĝo