
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 13a de septembro 2018 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Jen Mi sendas anĝelon antaŭ vi, por gardi vin sur la vojo, kaj por venigi vin al la loko, kiun Mi pretigis. |
Eli 23,20
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
La Sinjoro min savos de ĉiu malbona faro, kaj min savkondukos en sian ĉielan regnon; al li la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen. |
2 Tim 4,18
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
°Transdonu vian vojon, la zorgojn de la kor', turmentojn aŭ malĝojon, al Dio, la Sinjor'! La mondon Li ja movas, la vent' obeas Lin, por nub' Li vojon trovas; ĉu Li ne gvidus vin? |
Paul Gerhardt, ADORU 744.1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Mia Patro, forprenu de mi ĉiujn egoismajn pensojn kaj dezirojn. Faru mian koron plena de amo kaj tiel larĝa, ke ĉiuj miaj geamikoj trovos lokon en ĝi. |
