Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 15a de septembro 2018    =>


sabato




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  El Cion, la perfektaĵo de beleco, Dio ekbrilis.
Nia Dio venas kaj ne silentas.

el Psa 50,2-3



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj,
en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo.

el Heb 1,1-2



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  °Lum' el lumo, glor' el glor',
kiun naskis nia Dio,
brilu rekte en la kor'
kaj pretigu nin al ĉio.
Nian preĝon mem Vi aŭdu,
ke ni Vin ĉiele laŭdu.

Tobias Clausnitzer, ADORU 841.3



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Mia Patro, donacu al mi la forton por esti pacienca.
Liberigu min de ĉia ekscitiĝemo.
Gardu min kontraŭ akraj, malafablaj vortoj, memamo kaj senameco.
Mi servu aliajn, sen pensi al mi mem.



supren al la komenco de la paĝo