
Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 5a de septembro 2018 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Revenu, defalintaj infanoj; Mi resanigos vian defalon. Jen ni venis al Vi, ĉar Vi estas la Eternulo, nia Dio. |
Jer 3,22
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)|
Kaj ĉar vi estas filoj, Dio elsendis la Spiriton de Sia Filo en niajn korojn, kriantan: Aba, Patro! |
Gal 4,6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)|
°La kompreno kaj la sci' nun en la mallumo iras, tamen la Spirit' de Di' ĝin en helan lumon tiras. Mem Vi bene nin preparu, ke ni bone pensu, faru! |
Tobias Clausnitzer, ADORU 841.2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)|
Mia Patro, liberigu mian koron de ĉia amareco. Kiam mi eble komencis ĉi tiun tagon en malafabla sinteno, forpelu tiam tiun sintenon per la suno de Via amo. |
