Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 1a de januaro 2019    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Ne forklinu la rajton de via malriĉulo en lia juĝa afero.

Eli 23,6



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Estis unu riĉulo, kiu estis vestita per purpuro kaj bisino, kaj festis lukse ĉiutage;
kaj apud lia pordego estis kuŝigita almozulo, nomata Lazaro.

el Luk 16,19-20



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Sciigo mirinda al ĉiu naci':
Naskiĝis Jesuo por ĉiu el ni!
Jesuo naskiĝis en lum' de esper'
kun signo de amo kaj paco sur ter'.

Ĉu faris ni ĉion laŭ Dia ordon',
ke ĉesu militoj kaj regu nur bon'?
La sankta Krist-nasko inspiras al far':
agadi per amo dum tuta la jar'.

Novjare ni fartu kun ĝojo en kor'
pri vivo honesta sen tim' kaj dolor'.
Ni voju laŭ Kristo tra ĝoj' kaj ĉagren'
al helo kaj belo kaj homa kompren'.

Regu paco, regu amo,
regu homkompreno!


Vytautas Šilas, KANTU 57




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Mia Patro, renovigu ĉe la komenco de la nova jaro ĉion en mi.
Faru malnovajn devojn por mi novaj.
Renovigu mian amon kaj kredon, kaj donacu al mi la sopiron al nova ĉielo kaj nova tero, kie regas justeco.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo