Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 6a de januaro 2019 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ho, se Mia popolo aŭskultus Min! |
el Psa 81,14
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉar jam aperis la graco de Dio, portante savon al ĉiuj homoj, instruante nin, ke foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo. |
Tit 2,11-12
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
Ho betleĥema stel', vojo-montril', bela, en klara hel', Dia ekbril', lumu vi antaŭ ni, gvidu nin al l' nove naskita reĝ', bebo en stal'. Ho betleĥema stel', ĝojo-donil', stel' super nia cel', splendo de l' Fil'! Fine ni trovis Lin, kantu pri Li. Festo de l' Di-Aper'! Epifani'! Ho betleĥema stel', viv-direktil', ni sekvu kun fidel' al via bril', ĝis bonvenigos nin nia Sinjor' en la eterna viv', Dia en glor'. |
Alfred Hans Zoller, KANTU 52
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Savanto de la mondo, mi preĝas por ĉiuj, kiuj laboras por la disvastigo de Via regno. Elverŝu Vian benon super ĉiuj, kiuj atestas pri Vi inter malriĉuloj kaj perditoj, inter potenculoj kaj simpluloj, en ĉi tiu lando kaj sur la tuta tero. |