Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 8a de januaro 2019 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontiĝos; nur tiuj hontiĝos, kiuj forlasas Vin senpripense. |
Psa 25,3
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ni ĉiel depremiĝis; ekstere estis bataloj, interne timoj. Tamen Dio, kiu konsolas la humilulojn, konsolis nin. |
el 2 Kor 7,5-6
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
° Aprezas mia koro la vorton de l' instru'. Favoru min, Sinjoro. Ne trafu min detru'. Sub Via gvid', fidela Di', mi povas ĝuste iri laŭ Via voj' al Vi. |
laŭ Cornelius Becker, E: Albrecht Kronenberger 2018-11-17, M: ADORU 703
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Mia Patro, mi preĝas al Vi por ĉiuj familioj. Gepatroj kaj iliaj gefiloj donu al la mondo la bonan ekzemplon de harmonia vivo. Faru el niaj familioj benantajn fontojn de vivanta akvo. |