Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 22a de oktobro 2019 =>
mardo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Tiam Elija diris al la tuta popolo: Aliru al mi. Kaj la tuta popolo aliris al li. Kaj li rekonstruis la detruitan altaron de la Eternulo. |
1 Reĝ 18,30
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo. |
Rom 14,19
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(°) Reĝo grand-renoma, nia laŭda vervo kronu Vin per sklava servo. Nia kanto ĥoru ĉe Vi en oreloj kvazaŭ himno de anĝeloj. Via fam' kreskas jam. Preĝu ni ne vane: iru akompane. |
Gerhard Tersteegen, ADORU 846.4
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Sankta Patro, miaj plej intimaj pensoj apartenu al Vi. Mi ne kaŝu ion por Vi. Helpu min esti sincera. Mi amas Vin. Pri tio mi ne povas silenti, sed pri tio mi devas komuniki al aliaj. |