Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 24a de oktobro 2019 =>
ĵaŭdo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; ni trapasis fajron kaj akvon, sed Vi elirigis nin en bonstaton. |
Psa 66,12
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Jen estas la venko venkinta la mondon: nia fido. |
el 1 Joh 5,4
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
° Se al Vi plaĉas, nin ne damaĝas pekoj, mondo kaj infer'. Ĉion Vi ŝanĝos, bone aranĝos, kia estu la mizer'. Vin do ni gloru kaj Vin honoru kun helaj tonoj, ĝojaj resonoj, ho bona Estro! Haleluja. Al Vi jubilas, kantas kaj trilas buŝo kaj koro en am-adoro, alta majesto! Haleluja. |
Cyriakus Schneegass, ADORU 465.2
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho Sinjoro, kiam venas iom da ripozo en la ĉiutaga rapida vivo, ni danke akceptu tion. Ĝi estu kiel kuracilo kaj kiel rigardo en nian internon. Ĝi estu sanktigata en Vi kaj beno por ni. |