Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 5a de oktobro 2019 =>
sabato
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kiam Mi diras, Mia decido plenumiĝas, kaj ĉion, kion Mi deziras, Mi faras. |
el Jes 46,10
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Tiel la lastaj estos unuaj, kaj la unuaj estos lastaj. |
Mat 20,16
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
° La vojon vian ame elektas Li; tra bon' aŭ tra suferoj same, Li gvidos laŭ bezon'. Nenio Lin retenas, ĉar venkas Lia grac'. Li Siajn idojn benas, per amo, fido, pac'. |
Paul Gerhardt, ADORU 744.3
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Plejpotenculo, laŭdata estu Via Nomo. Mi dankas Vin pro la lumo de la eterneco, kiu falas sur mia tera vivovojo. Mi ĝojas, ĉar mi ne nur ekzistas materie, sed ankaŭ Via Dia vivo estas en mi. Fajrero de ĝi ekflamigu miajn gekonatojn. |