Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 17a de novembro 2019    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Tiam ekkriis la Izraelidoj al la Eternulo, dirante: Ni pekis antaŭ Vi, ĉar ni forlasis nian Dion.

el Juĝ 10,10



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  … kaj (la Patro) liberigis nin el la potenco de mallumo, kaj transportis nin en la regnon de la Filo de Sia amo;
Kol 1,14 en kiu ni havas la elaĉeton, la pardonon de pekoj.

Kol 1,13-14



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  ° Vin via peko premos:
ĝi ne deprimu vin.
Jesuo ĝin forprenos.
Senlime fidu Lin.
Li venos, Konsolanto,
Li, Amo kaj Favor',
vin faros heredanto
de l' Dia sav' kaj glor'.

Paul Gerhardt, KANTU 32.8



ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Patro de ĉiuj homoj, mi neniam forgesu kion signifas Via granda Nomo.
Kiam mi nomas Vin Patro, tiam mi devas ami ĉiujn Viajn infanojn.
Ho, multe mankas al mia amo por aliaj.
Nur Via amo estas kompenso.
Mi transdonu Vian amon ĉie, kie mia amo ne sufiĉas.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo