Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 24a de novembro 2019    =>


dimanĉo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Lumo verŝiĝas sur virtulon,
kaj ĝojo sur purkorulojn.

Psa 97,11



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos.

Mat 5,4



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  1. «Ho, vekiĝu», jen la voko
de l' gardoj sur la tura roko,
«vekiĝu do, Ciona gent'.»
Nokto-meza estas horo.
Jam trafas hela nin sonoro:
«Ek, virgulinoj kun prudent'!
Fianĉo venas, ho!
La lampojn prenu do.
Haleluja.
Pretiĝu al la nupto vi,
renkonte iru nun al li.»
2. Cion kanton tiun aŭdas,
ĝoj-plene ŝia koro laŭdas,
kaj ŝi leviĝas kun akcel'.
Venas de l' ĉiela sfero
l' amiko sava, reĝ' de l' vero:
eklumas brile ŝia stel'.
«Nun venu, kara kron',
Jesu' de l' alta tron'!
Di', hosana.
Ni sekvos Vin por la solen',
ĉeestos al la Di-festen'.»
3. Gloron kantu ĉiu lango
el homa kaj anĝela rango,
la harpoj kaj cimbala son'.
Dek du perloj jen la pordoj
de Cion; staras ni en l' ordoj
de l' anĝelar' ĉe Via tron'.
Ekvidis ne okul',
ekaŭdis ne vivul'
tian ĝojon.
Jubilu ni el funda sin'
do «Haleluja» ĝis la fin'.

Philipp Nicolai, ADORU 189




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Graca Dio, lumigu min per Via sankta Vorto.
Mi komprenu, kion vi volas diri al mi.
Tion mi transdonu al serĉantoj, demandantoj kaj konsolpetantoj, por ke ili feliĉiĝu.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo