




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 4a de novembro 2019 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj, kiuj observas Lian interligon kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi. |
Psa 103,17-18
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Via vivmaniero nur estu inda je la evangelio de Kristo. |
el Flp 1,27
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
° Instruu, Dio, moron, min gvidu Via vort', ke donu mi honoron al Vi, ŝirmanta fort'. Per Via saĝ' firmigu min en Via leĝ' persisti kaj kor-adori Vin. |
laŭ Cornelius Becker, ADORU 703.4
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Granda Dio, instruu min esti mildanima. En prospero mi ne fariĝu avara kaj dum seniluziiĝo ne amara. Helpu min resti afabla, grandanima kaj plenama, fidanta je Vi. |