Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 1a de decembro 2019 =>
dimanĉo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Kiu povas ne timi Vin, ho Reĝo de la popoloj? al Vi tio decas. |
el Jer 10,7
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Nun la Dio de paco perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo. |
el Heb 13,20-21
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
1. Venu, Jesu', ni atendas vin. Jen la tero en mizero, timo kaj terur'. Naskdolore kaj angore ĝemas la natur'. Venu, Jesu', ni atendas vin. 2. Venu, Jesu', ni atendas vin. En malŝato, diso, hato, dronas la homar'. Interligu ĝin, senigu ĝin de ĉiu bar'. Venu, Jesu', ni atendas vin. 3. Venu, Jesu', ni atendas vin. Via forto, via vorto, via «esti por» povas teni, povas preni egoismojn for. Venu, Jesu', ni atendas vin. |
Albrecht Kronenberger, KANTU 30
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
La lasta monato de la jaro komenciĝas, ho Sinjoro; la monato de la memoroj, de la festoj, sed ankaŭ de la malĝojo pro malplenaj lokoj en la familia rondo. Helpu nin por travivi ĝin dece, danke, plaĉe al Vi. |