




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 16a de decembro 2019 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? eĉ se ili forgesos, Mi vin ne forgesos. |
Jes 49,15
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj, nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro. |
Rom 8,38-39
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
° Nenio Vin instigis, ke venis Vi al ter', kaj pri ĉiel' rezignis por vivi en mizer', nenio, ja nenio ol Via am' al mi, la ama am' de l' Dio liganta Sin al ni. |
Paul Gerhardt, KANTU 32.5
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ho Patro, Vi ĝojas, kiam Via infano estas feliĉa. Ĝia feliĉo estu sincera kaj transdonata al aliaj. Vi estu dankata kaj honorata pro ĉi tiu tago. |