Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 31a de decembro 2019    =>


mardo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  De mensogaĵo malproksimiĝu.

el Eli 23,7



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Fine, fratoj, kio ajn estas vera, kio ajn honesta, kio ajn justa, kio ajn ĉasta, kio ajn ŝatinda, kio ajn bonfama; se estas ia virto, se estas ia laŭdo, tion pripensu.

Flp 4,8



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  Veninta estas nun la fin'
de l' jar'; ĝi proksimigis nin
kun ĝojo kaj sufer' por ni
al la eterno iom pli.
Dum ĉiu tag', en ĉiu hor',
ŝirmadis nin la Di-favor'.

La jar' forpasas en kviet',
la nova venas kun sekret'.
Ne scias la estonton ni,
sed paŝtas nin la bona Di'.
La jaron enpaŝante, Vin,
Sinjor', ni petas: Benu ĝin!


nekonata verkinto, KANTU 58




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Ho Eternulo, ni dankas Vin, ĉar ankaŭ en la fino de la tera jaro Vi estas ĉe ni.
Pardonu al ni ĉion, kio estis malbona.
Benu ĉiujn kaj ĉion, kio plaĉis al Vi.
Ni dankadas Vin.
Konsolu la solulojn.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo