Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 6a de decembro 2019    =>


vendredo




ĈI-JARA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Glorata estu mia Sinjoro, ĉiutage Li zorgas pri ni;
Dio estas nia savo.

Psa 68,20



ĈI-MONATA VORTO

(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)

  Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, ĉio kunlaboras al bono.

el Rom 8,28



ĈI-SEMAJNA VORTO

(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)

  1. Baldaŭ sopirata tag',
Nikola' kun sia ag'.
Ĝoju, ĝoju, traleralera,
baldaŭ venos Nikola',
baldaŭ venos Nikola'.
2. Ŝuon mi pretigos ja,
ĝin plenigos Nikola'. Ĝoju …
3. Ofte sonĝas nokte mi,
kion eble donos li. Ĝoju …
4. Frue mi rigardos, ĉu
estos io en la ŝu'. Ĝoju …
5. Nikola' mi dankas vin,
ĉar vi tre ĝojigis min.
Ĝoju, ĝoju, traleralera,
nun jam venis Nikola',
nun jam venis Nikola'.

popole germane, E: Joachim Gießner, el la interreto




ĈI-TAGA VORTO

(lotita de la Frataro de Herrnhut)

  Patro nia, ĉe Vi estas la fonto de ĉiu vivo.
Kiam ni forgesas tion, tiam niaj vivoj fariĝas senakvaj kaj senvivaj.
Ni ĉiam denove iru al la fonto kaj trinku la akvon de la vivo.





ETA PREĜO

(Jelly Koopmans-Schotanus)

 





supren al la komenco de la paĝo