




Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 9a de decembro 2019 =>
lundo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ne distingu vizaĝojn ĉe la juĝo; malgrandan kaj grandan egale aŭskultu; timu neniun, ĉar la juĝo estas afero de Dio. |
el Rea 1,17
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj; kaj per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros al vi. |
Mat 7,2
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
° Suno de la Di-justec', nun leviĝu laŭ promes'. L' eklezi' spegulu ĝin por de l' mondo ilumin'. Kompatu nin. |
Christian David, ADORU 600.1
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Patro nia, ĉe Vi estas la fonto de ĉiu vivo. Kiam ni forgesas tion, tiam niaj vivoj fariĝas senakvaj kaj senvivaj. Ni ĉiam denove iru al la fonto kaj trinku la akvon de la vivo. |