Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon
SPIRITAJ IMPULSOJ
<= de la 13a de februaro 2019 =>
merkredo
ĈI-JARA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi, ho Eternulo, estas nia patro; nia Liberiganto – tia estas de eterne Via nomo. |
el Jes 63,16
ĈI-MONATA VORTO
(Ekumena Laborunuiĝo por Bibliolegado)
Vi do preĝu jene: Patro nia, kiu estas en la ĉielo, sanktigata estu Via nomo. |
Mat 6,9
ĈI-SEMAJNA VORTO
(Evangelia Eklezio en Germanujo, Ordo de la Perikopoj)
(°) Ĉiu gloro ekskludita! Di-donace la feliĉ' venis al mi, senmerita, pro favoro sen kondiĉ'. Antaŭ ol mi spiron havis kaj la mondon kreis Di', ĝin vokante el neni', Li min per elekto savis. Homo, Dio amas vin; laŭdu via lango Lin. |
Jan Scharp, ADORU 798
ĈI-TAGA VORTO
(lotita de la Frataro de Herrnhut)
Ĉiela Patro, riĉigu min per la kono de Via vero, por ke mi povu riĉigi aliajn. Ĉiun tagon mi ĉerpu novan forton el Via Vorto. Gardu min kontraŭ malicaj pensoj, kiuj malvalorigas la vivon. |