Esperante Adoru

Esperanto Unua paĝo || A - Z | Adoru | Biblio | Breviero | Meslibro | Traktatoj | Trezorejo | | | |

Ĉu ... preĝi | mediti | ricevi instigojn || kanti | muziki || informiĝi | legi | studi || prepari Diservon



SPIRITAJ IMPULSOJ


<=    de la 15a de marto 2019    =>


vendredo




ĈI-TAGA VORTO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Faru juĝon kaj juston, kaj savu prematon el la mano de premanto; ne ofendu kaj ne premu fremdulon, orfon, aŭ vidvinon.

el Jer 22,3



ĈI-TAGA INSTRUO

laŭ la Frataro de Herrnhut

  Iru kiel infanoj de lumo (ĉar la frukto de la lumo estas en ĉia boneco kaj justeco kaj vero).

el Efe 5,8-9



ĈI-TAGA STROFO

(° = laŭ la germana «Tria Teksto» el Herrnhut)

  ° El mia kor-profundo
mi, Dio, dankas Vin,
ke Via grac-abundo
en Krist' pravigis min.
Ĉi graco plue helpu min
observi la ordonon
de l' amo ĝis la fin'.

laŭ Cornelius Becker, E: Albrecht Kronenberger 2018, M: ADORU 703



ETA PREĜO

de Jelly Koopmans-Schotanus

  Spirito de la amo, prilumu ĉiujn, kiuj havas iom da influo en nia patrujo.
Donu Vian lumon al tiuj, kiuj parolas per vorto aŭ verko al aliaj, por ke eliru de ili puriganta forto kaj sanktiganta energio.



supren al la komenco de la paĝo